Benjamin Britten
El Vikipedio
Benjamin BRITTEN (22-a de novembro 1913 – 4-a de decembro 1976) estis angla komponisto. Ĝis 1933 li lernis pionon kaj komponaĵon en la londona Royal College of Music.
En 1934 li verkis sian unuan notindan komponaĵon: kvaropo por anĉaj kaj arĉaj instrumentoj.
Dum la dua mondmilito li estis konscienca obĵetanto kontraŭ la milito.
Peter Grimes markis la komencon de lia kariero kiel komponisto de operoj, kaj ankaŭ la komencon de la moderna angla opero. En 1947 Benjamen BRITTEN kreis la English Opera Group. Li estas la plej grava angla komponisto de la dudeka jarcento. Kvankam li famas pro liaj operoj, li ankaŭ komponis simfonian muzikon.
En 1976, la reĝino Elisabeth II aldonis lin la la rangon de Lord. Li mortis la 4-a de decembro 1976.
[redaktu] Listo de operoj:
- Peter Grimes (1945)
- The Rape of Lucrecia (1946)
- Billy Bud (1951)
- Gloriana (1953)
- The turn of the screw (1954)