Belfasto
El Vikipedio
Eŭropo > Unuigita Reĝlando | Irlando > Belfasto < Ĉefurbo
Belfasto (Belfast angle, kaj Béal Feirste irlande) estas la ĉefurbo (ekde 1922) de Nord-Irlando. La urbo enhavas ĉ. 279,200 homojn (en 1999), kaj ĝi estas la dua plej granda urbego en la insulo de Irlando.
La registaro nun denove situas Belfaste kaj ne plu ĉe Hillsborough.
La plej grava rivero en Belfasto estas la Lagano (Lagan), dum la rivero Ferŝĉo (Farset angle aŭ Feirste irlande), por kiu oni nomis la urbon, ne plu tiom imponas.
Centre de Belfasto estas la enorma doko kie konstruiĝis la vaporŝipo Titanic kaj aliaj ŝipoj.
Estas du flughavenoj, unu en la urbo kaj la alia pli granda ĉe kelkaj kilometroj for.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligoj