Atomkerno
El Vikipedio
La atomkerno (ankaŭ nomata atoma nukleo) estas parto de la atomo, konsistanta el protonoj kaj neŭtronoj. En ĝi koncentriĝas 99,9 % de la atoma maso, kvankam ĝi reprezentas nur etan parton de ĝia volumeno. Pro la protonoj, atomkerno havas pozitivan ŝargon. Neŭtrala atomo (laŭ ŝargo) estiĝas, se kernon kun n protonoj ĉirkaŭas sama nombro da elektronoj.
La nombro de la protonoj montras, kiun kemian elementon la atomkerno reprezentas. Atomoj kun sama proton- sed malsama neŭtronnombro estas nomataj izotopoj de la kemia elemento.
La atomkernon karakterizas la nombro de la protonoj (nomata ankaŭ atomnumero) kaj la nombro de ĝiaj neŭtronoj.
vidu: atomfiziko kernfiziko
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.sckcen.be
- http://www.ans.org/pi/np/oklo
- http://www.cerncourier.com/main/article/41/8/17
- http://www.eet.bme.hu/~gyuri/fazekas/HorvathA.pdf