Amatora radio
El Vikipedio
Amatora radio estas hobio per kiu homoj el la tuta mondo povas interkomuniki per radiaj elsendoj.
Antaŭ ol oni rajtas uzi amatoran radion, oni devas montri bazan scion pri radio - la leĝojn pri uzado, la teorion, kaj eble ankaŭ la morskodon (depende de la nivelo de la permesilo). Kun la permesilo, ofte ankaŭ nomita licenco, la radioamatoro ricevas voksignon eldonitan de ŝtata oficejo. La unuaj literoj de la voksigno indikas la landon. Ekzemploj: PY2CA . PY apartenas al Brazilio. F9ED . F apartenas al Francio.
Akirinte la permesilon, la hobiisto havas multajn eblecojn komuniki kun siaj samhobianoj. Eble oni aĉetos radian ekipaĵon de vendejo, aŭ eble oni konstruos ĝin per si mem. Eĉ se oni aĉetas la sendilon kaj ricevilon, multaj hobiistoj interesiĝas pri konstruado de antenoj. En la pasinteco ekzistis forta kulturo de memkonstruado. Nuntempe, pro la granda progreso de radia teknologio kaj malaltiĝo de industrie fabrikitaj varoj, tiu kulturo malkreskas, sed memkonstruado restas tre interesa ero de la hobio.
La fakoj de amatora radio estas multaj:
- La unua metodo por komuniki estis la morsa kodo. La sendilo estas aktivigita per morso-klavo en la ritmo de la punktoj kaj strekoj de la kodo. Kiam kondiĉoj estas tiel malbonaj ke oni ne povas komuniki voĉe, la morskodo ofte ankoraŭ efikas. Ekzistas komputiloj kiuj povas sendi kaj kompreni morskodon, sed ili nur funkcias bone ĉe bonaj kondiĉoj. Sed multaj morskodistoj ĝuas la simplecon kaj la ritmon de mana morsado.
- Oni povas paroli voĉe. Ekzistas diversaj metodoj enkodigi la voĉon de la radiaj ondoj: amplituda modulado (AM), frekvenca modulado (FM), unuopa flanka modulado ("SSB", pli efika speco de AM).
- Oni povas paroli per diversaj radiaj frekvencoj. Ĝenerale, la malaltaj frekvencoj (ĝis ~30 megahercoj) permesas longdistancan komunikadon (t.n. "DX"-komunikado), pro tio ke la radiaj ondoj povas esti reflektataj de la atmosfero. La pli altaj frekvencoj ĝenerale permesas komunikadon kun iuj kiuj estas videblaj (t.e. ne kaŝita de la horizonto). Sur la diversaj frekvenc-bendoj la t.n. kondiĉoj ege varias laŭ la tempo. La kondiĉoj ankau varias en la ritmo de la sunmakuloj. Estas parto de la sporto eltrovi la ĝustan tempon kaj frekvencon por sukcesa kontakto.
- Oni povas sendi bildojn per malrapida fotoregistra televido (SSTV). Oni bezonas ĉirkaŭ 8 sekondojn por sendi bildon. Simila principo estas la faks-sendmetodo (angle FAX), kiu estas bone konata en la modernaj oficejoj. Oni povas faksi al aliaj amatoraj stacioj, aŭ ricevi informon de aliaj fontoj (ekz. veteraj mapoj).
- Oni povas sendi tekston per diversaj metodoj. Radioteletajpo, angle RTTY, estas simpla malrapida metodo sendi tekstojn. AMTOR estas plibonigita metodo, kiu permesas erarkorektadon. Se oni konektas komputilon al la radio, oni povas sendi tekston per paket-radio. La teksto tranĉatas je malgrandaj pecoj, aŭ paketoj. La komputilo aŭskultas, kaj kiam neniu sendas paketon, ĝi sendas sian paketon. Perdita paketoj (ekz. kiam du komputiloj sendas paketon samtempe) resendatos.
Estas multaj kialoj por lerni kiel uzi la amatoran radion. Iuj ŝatas lerni pri homoj en aliaj lokoj. Ofte ili interŝangas konfirmkartojn, angle QSL-kartojn, (iom kiel poŝtkartoj), por konfirmi la kontakton. Se oni havas unu karton el ĉiuj de 100 landoj, oni gajnas la bazan "DXCC" (longa distanca centa klubo) premio. Iuj el la pli-ol-350 landoj estas raraj, kaj multaj radiistoj ĝuas la defion ricevi konfirmkartojn de ili.
Radiistoj ankaŭ interesiĝas pri kunkursoj, en kiuj oni celas kontaki plej multajn homojn kiel eble dum limigita tempo.
Sed iuj simple ŝatas babili kun iu ajn, kiu hazarde respondas al la alvoko.
Organizoj: Mondskala organizo estas la IARU International amateur radio union. La Esperantista organizo estas la ILERA, internacia ligo de Esperanto-radio-amatoroj
Anteno de tipo 'yagi' (foto de DG6XU) |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |