Aglobuteo
El Vikipedio
Aglobuteo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Buteo rufinus
Cretzschmar 1829 |
La Aglobuteo (Buteo rufinus) estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ cirkuojn, aglojn, akcipitroj, milvoj kaj aliaj tagaj rabobirdoj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Ili bredas en plej norda Afriko, Balkanio (c. 300 paroj), Turkio (c. 6.000 paroj), suda Rusio kaj Kaŭkazo (pli ol 1.000 paroj), centra Azio kaj suda Siberio. La nordaj bredantoj migras suden vintre; aliaj estas loĝantoj. Ili preferas sekajn ebenaĵojn, ekzemple de Turkio, Grekio, Rumanio, Bulgario kaj Hungario, foje proksime de akvo. Ili vivas ĝis 4.000 m de alteco.
[redaktu] Kutimoj
Ili nestas ĉe malfermaj nekultivitaj zonoj kun arbustoj, arboj, klifoj kaj similaj medioj. Ili nestas surplanke, en rokoj aŭ arboj. La nesto estas el bastonetoj. La ino demetas du aŭ tri ovojn. Junuloj disiĝas kaj foje aperas malproksime de bredaj regionoj, kiel en norda Eŭropo. Ili manĝas ĉefe etajn ronĝulojn, lacertojn, serpentojn, birdetojn kaj grandajn insektojn. Eĉ kadavraĵon.
[redaktu] Aspekto
Ili estas el 51 ĝis 65 centimetrojn longaj kun enverguro de 130 cm -ĝis 145-.
Ĝi estas similaspekta kun la Vilkrura buteo (Buteo lagopus), sed iom pli granda kaj fortika. Estas diversaj kolorformoj, sed pli ofte ili havas heloranĝan plumaron, ruĝan aŭ oranĝan voston -preskaŭ travidebla-, palan kapon, brunan dorson -des pli malhela kiom pli sube- kaj tre blankajn subflugilojn, sed tre ofte ili havas en centra antaŭa parto de flugilo klare nigran makulon. Ĉiukaze plumaroj estas diversaj el tre palaj birdoj ĝis tre malhelaj. Kelkaj estas tre similaj al Stepbuteo aŭ orienta subspecio aŭ raso de komuna Buteo, sed Aglobuteo havas pli longajn flugilojn kaj estas pli similaj al Vilkrura buteo Buteo lagopus aŭ kiel eta aglo de genro Aquila.
[redaktu] Subspecioj
La subspecioj aŭ rasoj de Buteo rufinus estas:
- Buteo rufinus rufinus kiu loĝas ekde Balkanio ĝis Hindio kaj vintras en Afriko.
- Buteo rufinus cirtensis kiu loĝas en Nordafriko ĝis Mezoriento.