Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Aŭstria skolo de ekonomiko - Vikipedio

Aŭstria skolo de ekonomiko

El Vikipedio

La Aŭstria skolo estas skolo de ekonomika pensado fondita je 1871 per la eldonado de Principles of Economics (Principoj de ekonomiko) de Carl Menger. Ĝi helpis komenci la Novklasikan revolucion en ekonomiko je la malfruaj jardekoj de la dek-naŭa jarcento. Aŭstria ekonomiko estas nun intime rilatigata kun proponado de radika laissez-faire vidpunkto (ekonomiko neintervenismo). Ĉi tiu ne estis ĉiam tute vera ĉar pli fruaj Aŭstriaj ekonomikistoj estis pli singardemaj komparataj al pli malfruaj ekonomikistoj, ekzemple Ludwig von Mises kaj Murray Rothbard. La frua Aŭstria ekonomikisto Eugen von Böhm-Bawerk diris ke li timis ke la senbrida libera konkurenco rezultigus en "anarkiismo en produktado kaj konsumado". Tamen, la Aŭstria skolo, precipe per la verkoj de Friedrich August von Hayek influos la libermerkatan reviviĝon de la 1980-a jardeko.

Aŭstriaj skolanoj opinias ke entreprenemo estas la pelforto de ekonomika evoluigo. Ili vidas privatajn posedaĵojn kiel esenca por efike uzi rimedojn, kaj ofte opinias ke registara intervenado en la merkato estas kontraŭefika. La skolo devenis de Vieno kaj ŝuldas sian nomon al la anoj de la historia skolo de ekonomiko. Dum la Methodenstreit, ili defendis la sindependadon, kaj la klasikaj ekonomikistoj nomis ĝin la "Aŭstria skolo" por emfazi ĝiajn malsamojn kun kutima germana pensado je la tempo kaj sugesti provincan aliron. Menger estis proksime sekvata de kontribuoj de Eugen Von Böehm-Bawerk kaj Friedrich Von Wieser. Aŭstriaj ekonomikistoj evoluigis senson de ili mem kiel skolo malsama de novklasika ekonomiko dum la Debato pri ekonomika kalkulado. Ludwig von Mises kaj Friedrich August von Hayek reprezentis la Aŭstrian vidpunkton. La skolo estis jam ne centriĝita en Aŭstrio post Hitler ekpoviĝis. Aŭstria ekonomiko estis malbone rigardata de la plejmulto da ekonomikistoj post la Dua mondmilito. Ĝia reputacio lastatempe leviĝis per la verkoj de studento de Israel Kirzner and Ludwig Lachmann, aldone al intereso pri Hayek post kiam li gajnis la Premion Nobel de Ekonomiko.

Carl Menger estis unu el grupo de ekonomikistoj kiuj fondis novklasikan ekonomikon je la 1870-a jardeko. Novklasikaj ekonomikistoj malakceptas klasikajn teoriojn pri produktadkostoj, plej fame la laboran teorion de valoro. Anstataŭ ili eksplikas valoron per subjektivaj preferoj de individuoj. Eble la naskiĝo de la skolo je la fino de la jarcento ĉe Vieno eble parte klarigas ĉi tiun psikologian aspekton de la ekonomiko de Menger. Ĝi eksplikas oferton kaj mendon per sumiĝado super la decidoj de individuoj, laŭ la preceptoj de metologia individuismo kaj marĝenismaj argumentoj, kiuj komparas la kostojn kaj profitojn de inkrementaj ŝanĝoj.

Aktualaj nov-Aŭstriaj ekonomikistoj pretendas ke ili adoptas ekonomikan subjektivismon pli konsekvence ol ia ajn alia skolo de ekonomiko kaj malakceptas multajn novklasikajn formalismojn. Ekzemple, dum novklasika ekonomiko formaligas la ekonomion kiel ekvilibra sistemo, Aŭstriaj ekonomikistoj emfazas ĝian dinamikan, ĉiame malekvilibrigatan naturon.

La Aŭstriaj ekonomikistoj estis la unuaj liberalaj ekonomikistoj kiuj sisteme disputis kun la Marksisma skolo. Ĉi tiu estis parte reago al la Methodenstreit kiam ili atakis la Hegelajn doktrinojn de la Historia skolo de ekonomiko. Kvankam multaj Marksismaj verkistoj provis prezenti la Aŭstrian skolon kiel burĝa reago al Marx, tia interpreto estas maldefendebla: Menger skribis sian "Principoj de Ekonomiko" preskaŭ samtempe kiel Marx finadis Das Kapital. La Aŭstriaj ekonomikistoj estis, tamen, la unuaj kiuj interkonfliktis rekte kun Marksismo ĉar ambaŭ pritraktis tiajn subjektojn kiaj mono, kapitalo, komercaj cikloj, kaj ekonomikaj procezoj. Böhm-Bawerk skribis ampleksajn kritikojn de Marx je la 1880-a kaj 1890-a jardekoj, kaj kelkaj elstaraj Marksistoj -- inkluzive de Rudolf Hilferding -- kiuj ĉeestis lian seminarion je 1905-06. Kontraste, la klasikaj ekonomikistoj montris malmultan intereson en tiaj temoj, kaj multaj el ili ne eĉ akiris familiarecon kun la ideoj de Marx ĝis longe en la 20-an jarcenton.

Verŝajne la plej konsekvenca kaj influa grupo de la Auŝtria skolo estas la Insistuto Ludwig von Mises.

Iuj kontribuoj de Aŭstria economikistoj:

  • Teorio de distribuado en kiu prezoj de faktoroj devenas de la imputado de prezoj de konsumvaroj al varoj de "pli alta klaso", tio estas varoj uzataj en la produktado de konsumvaroj, varoj uzataj en la produktado de tiuj produktadvaroj, ktp.
  • Emfazo je okazokosto kaj rezerva demando kiam difini valoron, kaj malakceptado konsideri oferton kiel sendependa kaŭzo de valoro. (La brita ekonomikisto Philip Wicksteed adoptis ĉi tiun perspektivon.)
  • Emfazo je la antaŭenema naturo de elekto, vidante tempoN kiel la radiko de necerteco interne de ekonomiko (vidu ankaŭ tempa prefero).
  • Fundamenta malakcepto de matematikaj metodoj en ekonomiko, vidante la funkcion de ekonomiko kiel esploradon de la esencoj anstataŭ ol la specifaj kvantoj de ekonomikaj fenomenoj. Ĉi tiu estis vidita kiel evolua, aŭ "genetik-kaŭza" aliro kontraŭ la streĉoj de ekvilibro kaj perfekta konkurenco trovataj en kutima novklasika ekonomiko.
  • La kritiko de Eugen von Böhm-Bawerk pri Marx centrite ĉirkaŭ la maldefendebleco de la labora teorio de valoro konsiderante la problemon de transformado. Ankaŭ estis rilata argumento ke la kapitalistoj ne ekspluatas laboristojn; ili akomodas laboristojn - per provizi al ili enspezon pli frue ol la enspezo de la produktado kiun ili helpis produkti.
  • La kapitala teorio de Eugen von Böhm-Bawerk kiu egaligas intensecon de kapitalo kun la grado de nerekteco de la procezo de produktado.
  • La teorio de la komerca ciklo de Mises kaj Hayek kiu eksplikas depresion kiel reago al la intertempa produktada strukturo stimulate per mona politiko fiksi interezprocentojn nekonforme kun individuaj tempopreferoj.
  • La koncepto de Hayek de intertempa ekvilibro. (J. R. Hicks transprenis ĉi tiun teorion en sia diskuto de dumtempa ekvilibro en Value and Capital (Valoro kaj kapitalo), libro kiu estis tre influa pri la evoluado de novklasika ekonomiko post la Dua mondmilito.)
  • La vidpunkto de Mises kaj Hayek ke prezoj kiel permesaj perantoj por utiligi Disigatan subkomprenatan konon.
  • La Tempoprefera teorio de interezo kiu eksplikas interezprocentojn per intertempa elekto.
  • Emfazo de necerteco en la farado de ekonomikaj decidoj, anstataŭ ol dependi de [homo oeconomicus]]aŭ la racia homo kiu estis tute informata pri ĉiuj okazoj kiuj efektivigis liajn decidojn. La fakto ke perfekta sciado neniam ekzistas, signifas ke ĉiu ekonomika agado implicas riskon.
  • Vidante la rolon de entreprenistoj kiel kolektado kaj taksado de informo kaj agado al riskoj.
  • La debato pri ekonomika kalkulado inter Aŭstriaj kaj Marksismaj ekonomikistoj, en kiu la Aŭstriaj asertis ke Marksismo estis pereonta malsukcesi ĉar ĝi ne povas decidi prezojn por rekoni okazokostojn de faktoroj de produktado, kaj sekve socialismo ne povas kalkuli la plej bonajn uzojn sammaniere kiel kapitalismo.

Enhavo

[redaktu] Ĉefaj Aŭstriaj Ekonomikistoj

[redaktu] Aliaj rilataj ekonomikistoj

  • Frédéric Bastiat (antaŭvenanto)
  • Henry Hazlitt (enkondukis la Aŭstrian skolon en Usono)
  • Salamanka skolo (mezepokaj antaŭvenantoj)
  • Etienne Bonnot de Condillac
  • Louis SAY
  • Leon Walras
  • Jules Dupuit
  • Joseph Schumpeter

[redaktu] Aktualaj Aŭstriaj Ekonomikistoj

[redaktu] Fundmentaj Verkoj

  • Principles of Economics (Principoj de ekonomiko) de Carl Menger
  • Capital and Interest (Kapitalo kaj interezo) de Eugen von Böhm-Bawerk
  • Human Action (Homa agado) de Ludwig von Mises

[redaktu] Vidu ankaŭ


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.mises.org
•  http://www.econlib.org/library/Mises/msS.html


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com