Mi Havas Revon
El Vikipedio
Mi Havas Revon (origine anglalingve I Have a Dream) estas la nomo populare donita al historimarka publika diskurso farita de Martin Luther King pri lia deziro de harmonia kunekzisto de blankuloj kaj nigruloj kiel egaluloj. Ĝi okazis je la 28-a de aŭgusto 1963 antaŭ la Memorigaĵo Lincoln en Vaŝingtono dum la Marŝado en Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libereco kaj signas ŝanĝopunkton de la Usona Movado por Civilaj Rajtoj. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj registritaj diskursoj en historio.
La diskurso citis el pluraj fontoj inkluzive la Biblio kaj la Usona Konstitucio. Jen unu el la plej famaj partoj de ĝi:
- I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal."
- Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas ĉi tiujn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj."
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- La tuta diskurso: Revon havas mi (de PEJNO Simono)
- Anglalingva originalo - teksto, sona kaj vida registraĵoj
Ĉi tiu artikolo pri "Mi Havas Revon" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.