Ŝarm el Ŝeiĥ
El Vikipedio
Ŝarm el Ŝejĥ (arabe شرم الشيخ) estas urbo en la azia parto de Egiptio. Ĝi situas sur la suda pinto de duoninsulo Sinajo, ĉe Ruĝa Maro. Ĝiaj koordinatoj: 27° 58' 43" N, 34° 23' 37" E Mapo.
En 1956/1957 kaj inter 1967 kaj 1982 ĝi estis administrata de Israelo. Post la redono al Egiptio investuloj igis ĝin centro de turismo, kiu donas al Egiptio gravajn enspezojn.
[redaktu] Katastrofoj
Je la 3-a de januaro 2004 aviadilo startinta de Ŝarm el Ŝejĥ falis en la maron; mortis ĉiuj 148 aviadilanoj. Je la 23-a de julio 2005 bombo-atenco mortigis pli ol 80 homojn.
[redaktu] Nomo
Dum la israela okupado la urbo havis la israelan nomon mifrac ŝlomo (Golfo de Salomono). La araba nomo foje estas transliterata "Ŝarm eŝ-Ŝejĥ", ĉar la fina konsonanto de la araba artikolo "al/el" asimiliĝas al sekva "ŝ" (suna konsonanto).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.