Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Zuidlaren - Vikipedio

Zuidlaren

El Vikipedio

Zuidlaren sur la mapo de Nederlando.
Pligrandigu
Zuidlaren sur la mapo de Nederlando.

Zuidlaren estas vilaĝo en la nordo de la provinco Drenthe Nederlando. Zuidlaren estas parto de la komunumo Tynaarlo.

La vilaĝo situas sur la Hondsrug, sude de la urbo Groningen kaj havas pli ol 10.000 loĝantojn kaj pro tio estas la plej granda vilaĝo en la komunumo. La komunumo Zuidlaren estis kunigita en 1998 kun la komunumoj Vries kaj Eelde en unu nova komunumo kiu en la komenco ankaŭ nomiĝis 'Zuidlaren', sed unu jaro pliposte oni ŝanĝis la nomon en 'Tynaarlo'.

Enhavo

[redaktu] Vidindaĵoj & eventoj

Zuidlaren, vilaĝcentra placo.
Pligrandigu
Zuidlaren, vilaĝcentra placo.

En Zuidlaren ĉiujare je la tria mardo en oktobro estas la Zuidlaardermarkt (Foiro). Origine ĝi estis ĉevalofoiro. La kontraŭparto, la ĉiujara Rodermarkt estas je la 4-a mardo en septembro en Roden, origine bovinofoiro.

Zuidlaren havas sep vilaĝcentra-placojn, kio estas por multaj homoj kaŭzo por viziti la vilaĝon. Ankaŭ la Pieterpad kondukas tra Zuidlaren. La vilaĝo posedas du gravajn statuojn. La unua, du komercistoj kun ĉevalo, referencas al la ĉevalfoiro. La dua, de Berend Botje, referencas al la konata kanto kiu referencas al la ununura marheroo de la provinco Drenthe: Lodewijk van Heiden (1773-1850).

Zuidlaren havas nobeldomon, Laarwoud, kiu estis antaŭ la kunfandiĝo de la komunumoj Zuidlaren, Eelde kaj Vries (kaj kelkajn jarojn pliposte) la urbodomo. La Prins Bernhardhoeve estas granda kaj konata kongresejo en la mezo de la vilaĝo, en kiu i.a. okazas ĉevalkonkursojn.

Oriente de la vilaĝo, ĉe la kanalo al la Zuidlaardermeer estas muzeomuelejo De Wachter. Ĝi estas ventmuelejo kie oni muelas grenon kaj spicojn, kun la ebleco por transiri al vapormaŝinoj kiam ne estas sufiĉe da vento.

La muelejo 'De Wachter' en Zuidlaren.
Pligrandigu
La muelejo 'De Wachter' en Zuidlaren.

[redaktu] Monumento por la 800-a Zuidlaardermarkt

Je la 13-a de oktobro 2000 oni inaŭguris en Zuidlaren monumenton okaze de la 800-a Zuidlaardermarkt. Ĉi tiu foiro konatiĝis kiel la plej granda ĉevala aŭtunofoiro de Eŭropo kaj ĉiujare estas vizitata de proksimume 150.000 homoj. La fondaĵo "Eventoj Zuidlaardermarkt" planis por okaze de la 800-a foiro en 2000 realigi monumenton en la centro de Zuidlaren.

Finfine ĝi fariĝis statugrupo (kiu konstistas el naturgranda ĉevalo kun du foirkomercistoj) per kio, en realisma maniero, oni interpretas la ĉevalkomercon. Kiel modelo por la ĉevalo oni uzis la ĉevalon Tinus de la konata ĉevalkomercisto el Zuidlaren s-ro W. Roelfsema. La kreinto de ĉi tiu bronza monumento, kiu pezas 1500 kg, estis la artisto Frans RAM el Hogebeintum. La statuo estis inaŭgurita de lia reĝa moŝto princo Willem-Alexander.

[redaktu] 'Amikeco Eternigita'

Alia statuo kiu estas malpli karakteriza por la historio de Zuidlaren, sed tamen nuntempe estas parto de la vilaĝa vidaĵo estas la statuo 'Vriendschap Vereeuwigd' (Amikeco Eternigita). Ĉi tiu statuo situas je la Brink O.Z. (orienta flanko) ĵus kontraŭ la ĉefenirejo de la Prins Bernhardhoeve. La statuo referencas al la incendio kiu detruis grandan parton de la Prins Bernhardhoeve en 1986. La nomo de la statuo estas elpensinta de la loka Rotario klubo Zuidlaren-Anloo. Pro tio ke kostoj de la statuo estas pagitaj de amika Rotario klubo el Achim, Germanio.

[redaktu] Kvartaloj

Zuidlaren estas dividita en diversaj kvartaloj, ĉar Zuidlaren estas kunfandiĝo de diversaj vilaĝoj.

  • Dennenoord
  • Schuilingsoord
  • Westlaren
  • Zuides
  • Zuidlaren (centro)

[redaktu] Ekstera ligoj


 
Provinco Drenthe
Flago Drenthe

Aa en Hunze | Assen | Borger-Odoorn | Coevorden | Emmen | Hoogeveen | Meppel | Midden-Drenthe | Noordenveld | Tynaarlo | Westerveld | De Wolden

Nederlando | | Provincoj | Komunumoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com