Zuidlaardermeer
El Vikipedio
La Zuidlaardermeer [ZOJtlardrmer] estas sufiĉe granda lago (6 km²), norde de Zuidlaren kaj sudokcidente de Hoogezand-Sappemeer en Nederlando.
Ĝi situas por proksimume kvarono en la provinco Drenthe kaj por ĉirkaŭ trikvaronoj en la provinco Groningen. Escepte de la ŝaneloj la lago estas tre malprofunda, ofte ne pli ol 1 metro. Ĝi estas nutrata de la Hunze kiu je la suda flanko enfluas kaj elfuas je la norda flanko kiel la Drentsche Diep. Ankaŭ la Kieldiep enfluas la lagon.
La lago estas ŝatata de velantoj. Je la flanko de Drenthe situas la jakthavenoj de Bloemert, Plankensloot kaj Meerzicht. Je la norda flanko troviĝas la jakthavenoj la Rietzoom kaj la Leine kaj la distra areo Meerwijck (kun jakthaveno). La vilaĝo Noordlaren estas atingebla tra la Noordlaardervaartje (Kanaleto de Noordlaren).
Je la nordflanko troviĝas rekreacia strando kun pavilono. Por piedirantoj kaj biciklantoj estas memserva prameto ĉe la komenco de la Drentsche Diep
Grandaj partoj de la lago kaj la apudaj polderoj estas prizorgataj de la fondaĵo Het Groninger Landschap (La Pejzaĝo de Groningen).