Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Wò hǔ zàng lóng - Vikipedio

Wò hǔ zàng lóng

El Vikipedio

Tigro kaj Drako
Usona afiŝo
Originala Titolo: Wò hǔ zàng lóng
Produktadlando: Ĉinio, Usono, Tajvano, Hongkongo
Filmita en: Ĉinio (Anhujo, Sinkiango)
Originala Lingvo: Ĉina
Kina Aperdato: 6-a de Julio 2000 (Hongkongo)
Daŭro: 1h59
Ĝenro: Luktosporto
Buĝeto: 15.000.000 USD
Reĝisoro: Ang LEE
Scenaro: Wang Hui-Ling, James Schamus, Tsai Kuo Jung
Laŭ la verko de: Wang Du Lu
Produktisto: Hsu Li-Kong, William Kong, Ang Lee
Muziko-eldonisto: Dun Tan
Laboratorio kaj Optikaj efektoj: Ping Yuen Woo
Produkto: China Film Co-Production (Ĉinio), EKDO Film Ltd (Hongkongo), Good Machine (Usono), Sony Pictures (Japanio), Colombia Pictures (Usono)
Distribuo: Sony Pictures, Colombia Pictures


Wò hǔ zàng lóng (卧虎藏龙) (Tigro kaj Drako) estas ĉina filmo kiu aperis en 2000 reĝisorita de Ang Lee. Ĝi estas adaptado de la ĉina libro Wo hu cang long ( de Wang Dulu (王度盧; pinyin: Wáng Dùlú, 1909-1977).

Enhavo

[redaktu] Rakonto

Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.


Verŝajne ĉirkaŭ 1680 en Ĉinio, dum la Qing-dinastio kaj la regno de la imperiestro Kanĝi, LI Mu Bai (李慕白; pinyin: Lǐ Mùbái), legenda militisto sonĝas pri la halto de siaj bataladoj kaj sia kvieta emeritiĝo. Li tiam konfidas sian famegan glavon "Destino" al granda amikino sia : YU Ŝu Lien (余秀蓮; pinyin: Yú Xiùlián), kiu devas transporti ĝin al sekura loko, ĉe la domo de la Sinjoro Te, kiu malfacile akceptas la senpreza donaco. Sed post kelkaj noktoj, la glavo estas mistere ŝtelita. YU Ŝu Lien ekenketas kaj rapide suspektas junulinon nomata Jen (玉嬌龍; pinyin: Yù Jiāolóng), kiu kaligrefadas kaj klamas deziri pli tumulta vivo. YU Ŝu Lien decidas nenion fari kaj daŭre renkonti la junan ŝtelulinon kaj ŝia historio. Ŝi baldaŭ ekkomprenas la influon ke Jade VULPO, maljuna virino kiu entenas multajn rankorojn, posedas pri Jen.

[redaktu] Historio de alfilmiĝo

Apriore, nenio antaŭdestinis tiun filmon fariĝi sukceso : Efektive, eĉ antaŭ la fino de la film-farado, Kaŭrita Tigro, Kaŝita Drako (laŭ la angla titolo) multiplikis handikapaĵojn. La reĝisoro, Ang Lee, montris ĝis tiam emon por dramatikaj filmoj (Sense and Sensibility en 1995, kaj The Ice Storm en 1997), la ĉina filmfaristo neniam spertis agfilmojn, despli prave luktosportajn filmojn, eĉ se li fakte reĝisoris Pushing Hands, en 1992, kiu elvokis la Taj ĝikuan.

La selektita aktoraro ne estis pli kuraĝigita : unue, Chow Yun Fat, ĉina aktoro kiu tiam rezignis daŭrigi sian karieron en Hongkongo kaj provis ekataki la usonan kinmerkaton, sed fiaskis filmon post filmo. Nek li nek Zhang Ziyi, novulino je 20 jaroj, posedis ian sperton en luktosportaj filmoj. Male, Michelle Yeoh, kutimis la Ŭuksiapanon (Wu Xia Pan), ununura filmĝenro kiu gajnis veran sukceson en la Hongkonga kinindustrio samrange kun la komikaj filmoj. Yeoh estis do ia legendo, pro sia famo en Ĉinio kiel unua virino kiu sukcesis famiĝi en tre virseksa ĝenro kaj etoso ; ŝi estis cetere je la apogeo de sia prestiĝo post la brita filmo de la serio James Bond, Tomorrow Never Dies en kiu ŝi rolis kun Pierce Brosnan.

La filmon Ĉinio, Tajvano, Hongkongo kaj Usono produktis, iu povus prudente timi, ke la diverseco de la produktantaj nacioj kreus diverĝecoj kaj nocus al la filma ekvilibro. Krome, la lingvo parolita surekrane estis la ĉina, suicida strategio kiam iu scias ke la ĉefa celata publiko, Usonanoj, ĝenerale hatas la subtekstajn filmojn kaj destinas ne-anglajn produkciaĵojn al tuja forgeso.

La stuntojn la famulo Ping Yuen-Woo kunordigis
Pligrandigu
La stuntojn la famulo Ping Yuen-Woo kunordigis

Ĉio komencas en la Festivalo de Cannes en 2000 kie la filmo estis projekciita ekster-konkurse en antaŭ-premiero. Tre rapide, la rumoro disvastiĝis pri tiu NIFO kaj eĉ frapas la usonan pordon kie oni ĉiam tre atentas la eŭropajn emojn. Sed la filmo ekaperis en la usonaj kinoj nur je la jarfino. Tiam, ĉiu surprize konstatis ke Ang Lee sukcesis kie Jackie Chan aŭ Jet Li malsukcesis : igi la okcidentan publikon ekŝati la azian luktosportajn filmojn. Tio estis nevidita de la Bruce Lee-a epoko. Por la unua fojo, apudestis en la kinoĉambrojn tre malsamajn publikojn kiuj ne kutimis retroviĝi kune : la admirantoj de agfilmoj, tiuj de asiaj produktaĵoj, kaj la granda masularo kiu iras vidi la plej furorajn kaj famajn filmoj. Dum la filmo estis projekciita nur en kelkaj kinoj (dudekono de kutimaj produktaĵegoj), ĝi profitis de eminenta buŝ' al orelo kaj unuvoĉaj kritikoj.

Flanke, kritikoj ne kutimis tiajn filmojn, kaj ilian ununuran referencon kontentiĝis per la filmoj de Bruce Lee, kies scenaro ĝenerale ne konsistis el tre ampleksa rakonto. Wò hǔ zàng lóng posedas male tre densan scenaron, kaj nerezisteblan poezion en la senspirigaj pejzaĝoj kaj en la profundaj aktoraj sentoj. La fakto ke la filmo okazas en Ĉinio, vekiĝanta lando, ankaŭ alvenis sendube en la plejtaŭga momento, kiam multaj ekinteresiĝas pri tiu historiega regiono. La ludado de la aktoroj estis tre kredinda, kiu ne estas kutima en la ĉinaj produktaĵoj kiu kutimis kreadi komikajn luktosportajn filmojn kiu celas la lokan publikon kaj ne la internacian kaj buntan spektantaron.

La sukces-skalo de Tigro kaj Drako estis finfine po 130 milionoj da USD (kio estas mirinda sukceso juĝate de la originala buĝeto : 15.000.000 USD), sed plejgrave, la filmo profitigis tutmondan rekonon por la ĉina filmaro kaj pli ĝenerale por la ĉina kulturo. Eĉ se la produktado estas parte usona, la filmanimo estas nekontraŭstareble ĉina, plejprave ĉar la lingvo uzata estas ĉina, lingvo ke krome ĉiuj aktoroj unue ne bone regis aŭ eĉ tute ne scipovis. Michelle Yeoh, ekzemple, kies, eĉ se ŝi kreskiĝis azimedie, denaska lingvo estis la angla, nepris parkere reciti la dialogojn antaŭ ĉiun scenon.

La sukceskonsekvencoj de tiu filmo estis enormaj por la aktoroj. La kariero de ĉiuj fariĝis impulsigitaj : Michelle Yeoh aŭ Chow Yun Fat kreis iliajn proprajn filmojn kaj la filmo ankaŭ antaŭenpuŝis la junan sed tre belan Zhang Ziyi kiel tuttera stelulino. Cetere, la ondo pri luktosportaj filmoj ekfuriozis tutmonde per serioj, reklamoj, kino, ktp... Zhang Yimou, alia granda ĉina reĝisoro profitis de la ondo, du jaroj poste por krei grandan epopeon pri ĉinio nomita Yīng Xióng (Heroo) kiu, eĉ se ĝi ne kreis la eĥon de Tigro kaj Drako, daŭrigis la famobrilan ondon.

[redaktu] Ĉefrolantoj

  • Michelle Yeoh : Yu Ŝu Lien (余秀蓮; pinyin: Yú Xiùlián)
  • Chow Yun-Fat : Li Mu Bai(李慕白; pinyin: Lǐ Mùbái)
  • Zhang Ziyi : Jen (玉嬌龍; pinyin: Yù Jiāolóng)
  • Chen Chang : Lo
  • Long Sihung : Sinjoro Te
  • Pei-Pei Cheng : Jade Vulpo

[redaktu] Premioj

La filmsukcesa kialo sendube ankaŭ troviĝas ĉe la belegaj pejzaĝoj kaj kostumoj
Pligrandigu
La filmsukcesa kialo sendube ankaŭ troviĝas ĉe la belegaj pejzaĝoj kaj kostumoj

Oskaro

Gajnita

  • Plej Bona Fremda Filmo
  • Plej Bona Muziko : Tan Dun
  • Plej Bona Kamerao : Peter Pau
  • Plej Bonaj Kostumoj : Yip Timmy

Nomumita

  • Plej Bona Filmo: William Kong, Hsu Li-Kong, Ang Lee
  • Plej Bona Reĝisoro: Ang Lee
  • Plej Bona Adaptita Scenaro: John Schamus, Wang Hiu-Ling, Kuo Jung Tsai
  • Plej Bona Muntado: Tim Squyres
  • Plej Bona Kanzono: Tan Dun, John Schamus, Jorge Calandrelli
  • Plej Bona Kostumo: Yip Timmy


Golden Globe

Gajnita

  • Plej Bona Reĝisoro: Ang Lee
  • Plej Bona Fremda Filmo

Nomumita

  • Plej Bona Muziko : Tan Dun


Independent Spirit Awards

  • Plej Bona Filmo (Buĝeto sub 500.000 USD)
  • Plej Bona Reĝisoro : Ang Lee
  • Plej Bona esperulino : Zhang Ziyi

[redaktu] Eksteraj Ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com