Vitebsk
El Vikipedio
Vitebsk (beloruse Віцебск, ruse Витебск) estas urbo en norda Belorusio proksime all a limo de Rusio kaj Latvio kun ĉ. 356.000 loĝantoj.
Vitebsk posedas riverhavenon ĉe Düna. La urbo situas en linkultura areo kaj estas fervoja kaj voja nodpunkto. Vitebsk estis en la mezepoko sidejo de princlando kaj havis komercajn kontaktojn al Hansa Ligo. La urbo estis la naskiĝloko de la pentristo Marc Chagall. La urbo apartenis dum la historio al Latvio, Pollando, Rusio kaj Belorusio.