Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Upsalo - Vikipedio

Upsalo

El Vikipedio

Upsalo (svede Uppsala aŭ, arkaike kaj akademie, Upsala) estas universitata urbo en Svedio, provinco Uppland, gubernio Uppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regiono Svealand; la komunumo de Upsalo havis 124 036 loĝantojn en la jaro 2000.

  • Koordinatoj: 59° 52' N, 17° 38' E Mapo

La universitato de Upsalo estas la plej malnova en Nordio, fondita en 1477.

Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedio; antaŭ Stokholmo ĝi estis ĉefurbo ankaŭ politika. La urban profilon dominas kastelo kaj katedralo.

Enhavo

[redaktu] Geografio

La urbo situas meze de malalta ebenaĵo, ĉ. 70 km nord-nordokciente de Stokholmo, ĉ. 35 km nordokcidente de la internacia flughaveno Arlanda.

Tra la urbo fluas, de norde kaj suden, la rivereto Fyris. Tradicie oni rigardas la rivereton kiel limo inter la "ĝusta" (okcidenta) kaj "malĝusta" (orienta) flankoj de la urbo, ĉar okcidente troveblas la universitato, la universitata biblioteko Carolina Rediviva, la katedralo, la kastelo kaj aliaj gravaj centroj kleraj kaj ekleziaj, dum oriente oni trovas la grandajn negocojn kaj la centrojn de burĝa aktiveco. El la 13 tradiciaj "nacioj", t. e. province aŭ episkopuje bazitaj studentaj asocioj, ĉiuj havas siajn domojn je la okcidenta flanko, krom tiu por studentoj el Gotlando, kiu troveblas je la orienta flanko; kelkaj diras ke tio estas ĉar, kompreneble, devas esti akvo inter Gotlando kaj la cetera lando.

[redaktu] Historio

La nomo "Upsalo" origine celis la lokon nun nomita "Malnova Upsalo" (svede Gamla Uppsala), kelkajn kilometrojn norde de la nuna urbo kaj konata pro tri grandaj tumuloj el la jaroj 475-550; ĝia nuna mezepoka preĝejo eble staras sur la centra antaŭ-kristana kultloko de Svedio, sed neniu scias certe.

En la jaro 1273, post fajro en tiu preĝejo, la sidejo de la sveda ark-episkopo translokiĝis el Malnova Upsalo al la nuna Upsalo, kiu ĝis tiam nomiĝis "Orienta Aroso" (svede "Östra Aros]"; Okcidenta Aroso (svede "Västra Aros") estis la nuna urbo Västerås

En Upsalo estis la dua Esperanto Grupo en la mondo.

[redaktu] Personoj en la historio de la urbo

[redaktu] Vidindaĵoj

  • La katedralo, kun la tomboj de interalie Gustav Vasa, Carl von LINNÈ kaj Emanuel Swedenborg; tiu de Dag Hammarskjöld situas en la granda tombejo de la urbo, en la periferio de la nuna urbocenro.
  • La kastelo, nun sidejo de la guberniestro; en ĝiaj karceroj, la reĝo Erik XIV murdis kelkajn politikajn oponantojn en 1567.
  • Malnova Upsalo kun siaj tumuloj kaj mezepoka preĝejo.
  • La ĉefa domo de la universitato, fondita en 1477. (La universitato de Upsalo ne havas kampuson; ĝiaj institucioj kaj studentaj loĝejoj nuntempe troveblas dise en la tuta urbo.)
  • La universitata biblioteko Carolina Rediviva, kun pluraj valoraj manuskriptoj, precipe Codex Argenteus, "Arĝenta Kodekso", kun partoj de la gota Biblitraduko far Wulfila.

[redaktu] Krome

Akademio Comenius

[redaktu] Esperanto-movado

EdE-U

Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto „Lingvo Internacia“, 1895, kaj restis tie ĝis 1899.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Upsalo sub la gloso Uppsala
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com