Tufa fraterkulo
El Vikipedio
?Tufa fraterkulo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Fratercula cirrhata (Pallas, 1769) |
Tufa fraterkulo (Fratercula cirrhata) estas mara birdo, kiu larĝas ĉ. 30 centimetron kaj pezas ĉ. kvar trionoj de kilogramo. Ĝi estas plejparte nigra, sed kun blankaj ventro kaj vizaĝa makulo. Ĝi havas grandan bekon kaj du flavajn tufojn kape dum la breda sezono.
Tufa fraterkulo troviĝas en la tuta norda Pacifiko. Origine tiu ĉi birdo nestis tiel sude kiel suda Kalifornio kaj kelkaj aroj ankoraŭ restas ĉirkaŭ norda Kalifornio. Ĝi preskaŭ nur nutras sin per fiŝoj, kiujn ĝi kaptas subakviĝante.
La plejmulto da tiuj ĉi birdoj travintras mare.
[redaktu] Bredado
La bredado okazas sur izolaj insuloj: pli ol 25'000 paroj estis registrita en unu aro ĉe la marbordo de Brita Kolumbio. La nesto kutime estas kaverno, sed kelkfoje fendeto inter rokoj estas uzata anstataŭ. Unu ovo estas kutime demetita en junio kaj kovata de ambaŭ gepatraj birdoj dum 45 tagoj. Post 40 ĝis 55 forflugas la ido unuafoje el la nesto.
Nutraj lokoj troviĝas mare malproksime de la nestoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Atlantika fraterkulo F. arctica
- Korna fraterkulo F. corniculata