Fraterkulo
El Vikipedio
Fraterkulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
Specoj | ||||||||||||
|
Fraterkulo estas aŭkedo el la gento Fratercula; ĝi havas brilan koloran bekon dum la breda sezono. Ĝi estas pelaga birdo, kiu kaptas sian nutraĵon subakviĝante subakve. Fraterkuloj bredas en grandegaj aroj kaj havas siajn nestojn en fendetoj aŭ kavernoj.
Fraterkulo havas la formon de piedpilko kaj aspektas iom dike. Ĝi havas grandan bekon kaj mallongajn flugilojn, kiuj bone funkcias kiel naĝiloj subakve. Aere ĝi tre rapide flugetas pro siaj mallongaj flugiloj, kaj ofte flugas proksime al la mara surfaco. Maristoj antaŭe kutime nomis tiajn birdojn "maraj papagoj".
Ekzistas tri specoj:
- Atlantika fraterkulo F. arctica
- Korna fraterkulo F. corniculata
- Tufa fraterkulo F. cirrhata