Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tria mondo - Vikipedio

Tria mondo

El Vikipedio

La esprimo Tria mondo aperis dum malvarma milito por distingi landojn, kiuj ne estas kapitalismaj (Unua mondo) nek komunismaj (Dua mondo). Tiuj estas malriĉaj landoj, sen industrio.

La esprimo "tria mondo" estis unue kreita de la ekonomikisto Alfred Sauvy en artikolo en la franca ĵurnalo L'Observateur de la 14-a de aŭgusto 1952. Ĝi intence similas al la esprimo "Tria Stato" (france, Tiers Etat), kiu estis la nomo de burĝaro kaj laboristaro en la franca parlamento vokita en 1789. Kiam la Tria Stato ekkonsciis sian gravecon kaj decidis asembli sendepende de nobelaro kaj eklezio, ekis la Franca Revolucio de 1789. Same la Tria mondo konscius sin kaj akirus sian justan potencon.

Studado pri ekonomia disvolvo temas pri tio, kiel riĉigi la triamondajn landojn.

[redaktu] Ŝanĝoj

Landoj siatempe taksataj triamondaj ne plu estas tiel. Ekzemple Japanio, kaj poste la tiel nomataj sudorientaziaj dragonoj (Suda Koreio, Tajvano, Hongkongo, Malajzio) akiris industrion kaj riĉiĝis. La malkovro de nafto en pluraj landoj pelis ilin el la Tria Mondo.

Male, pluraj iberamerikaj landoj malriĉiĝis kaj eniris Trian mondon. La frakaso de Sovetio kaj ĝia trabantaro sensignifigis la esprimon "Dua mondo". La rezultaj landoj ofte estas taksitaj triamondaj.

[redaktu] Sinonimoj

La esprimo "Tria Mondo", kvankam intence digniga, kelkfoje estas uzata por insulti: "triamondeca hotelo", nuancante "aĉa, korupta, malriĉa, malpura".

Tial, oni proponis aliajn eŭfemismojn, intence neofendaj. Tiel, oni diras ankaŭ disvolviĝantaj landoj, ne-disvolvitaj landoj, malplej disvolvitaj landoj.

Pro tio ke landoj de Tria mondo situas ĝenerale en Afriko, Sudazio kaj Sudameriko, do sude de Eŭropo, Sovetio, Japanio kaj Nordameriko, oni parolas ankaŭ pri Nordo kaj Sudo.

[redaktu] Derivaĵo

Oni proponis "Kvara mondo" por malriĉularo, kiu loĝas en landoj de Unua mondo.

Alia kelkfoja uzo de "Kvara mondo" estas kiel kuniga termino por la diversaj indiĝenaj popoloj de la mondo, kiuj parte ankoraŭ vivas ekster la moderna socio kaj do ekster la kompar-skalo uzata por disdistingi la mondojn Unuan kaj Trian.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com