Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Artikolo - Vikipedio

Artikolo

El Vikipedio

En gramatiko, artikolo estas partikulo indikanta difinitecon, uzata en substantiva subfrazo. En Esperanto ekzistas nur la difina artikolo la. En iuj lingvoj estas ankaŭ ne-difina artikolo (ekzemple en la angla, la germana ktp.) kaj eĉ partitiva artikolo, kiel en la franca (de la, du signifanta pli-malpli "iom da").

Multaj lingvoj, kiel la japana, la ĉina kaj la plimulto el la slavaj lingvoj ne havas ajnan artikolon. La uzo de la artikoloj varias multe inter diversaj lingvoj, sed ĝenerale ĝi indikas difinitecon aŭ nedifinitecon. En la greka difina artikolo estas uzata eĉ antaŭ propraj nomoj, dum en la plimulto de aliaj eŭropaj lingvoj kun artikoloj la nomoj estas komprenataj kiel difinitaj en si mem, sen bezono de artikolo.

Esperanto kaj la latinidaj lingvoj kutime uzas la difininan artikolon pli vaste ol ekz. la angla, kie ĝi ne estas uzata por indiki ĝeneralan kategorion:

  • Man is a political animal.
  • La homo estas politika besto.

Jen la angla uzas la nudan substantivon man por indiki la ĝenerala aro aŭ kategorio de homoj, sed postulas nedifinan artikolon a ĉe la predikata subfrazo, dum Esperanto uzas la por indiki tutan kategorion kaj ne uzas nedifinan artikolon.

Esperanto, la franca, la greka kaj pluraj aliaj lingvoj foje uzas artikolon por fari substantivon el adjektivo; ekzemple la esperanta uzo de "la angla", "la greka" ktp por lingvoj.

[redaktu] La artikolo la en Esperanto

La uzo de la artikolo la prezentas malfacilon ĉefe al tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas, ĉar la Fundamento ne orientas pri ĝia uzo, dirante nur, ke:

La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

Sed post nelonga tempo la parolantaro de Esperanto iel interkonsentis pri la uzo de la artikolo.

La artikolon oni devas uzi:

l. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;
2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;
3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.

Do la artikolo propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, unu-nura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de la senco.

Pli vastan pritrakton pri la uzo de la artikolo oni trovas en: Fruictier-Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo: 1931.

Artikolo nedifina ne ekzistas en Esperanto. Tamen oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭ nekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭ ia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: "Mi vidis iun serviston" (iun el certa nombro de servistoj). "Mi vidis ian serviston" (ian ajn, neniel difinitan).

Kelkaj en la jaroj 1930aj pretendis la uzon de unu, kiel nedifina artikolo. Sed tiu novigo ne vaste kutimiĝis.

Tiu ĉi artikolo estas bazita je artiklo el la Enciklopedio de Esperanto de Kálmán Kalocsay.

[redaktu] Vidu ankaŭ

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com