Tremao
El Vikipedio
Tremao estas supersigno en la formo de du apudaj punktoj. Ĝi estas uzata precipe por tri celoj:
äëïöüÿ |
kelkaj literoj kun tremao |
- por montri dusilaban prononcon de du apudaj vokaloj en lingvoj, kiuj emas al diftonga prononco (tiu fenomeno nomiĝas dierezo);
- por distingi inter normala prononco kaj speciala, silento funkcio ĝia (ekzemple en la hispana lingvo la litero "u" en "gue" estas silenta, sed en "güe" ĝi estas aŭdebla);
- por ŝanĝi la prononcon de la vokalo, ekzemple en la hungara kaj germana lingvo; tia vokalo nomiĝas umlaŭto. La umlaŭta tremao havas alian devenon ol la diereza tremao (ĝi ekestis el germana litero "e"), sed nun la du estas skribataj egale.
La hungara lingvo uzas similan supersignon en la formo de duobla dekstra korno por montri la fermecon de umlaŭto.