Tino (planlingvo)
El Vikipedio
Tino, fasilinguo aŭ mesoformo estas esperantido proponita de anonimulo ĉirkaŭ 2000. Ĝi estas reago kontraŭ naturalismaj projektoj.
La anonimeco de la aŭtoro estas por ke oni povas havi liberecon modifi la lingvon laŭvole, sen ia ajn aŭtoritato kiu povus limigi la parolantojn. La tino ankaŭ ne adoptas celojn, eĉ ne la lingvan egalrajton de la homoj.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Alfabeto kaj prononco
La alfabeto estas "a, b (v), c, d, e, f, g, h, i (y), j, k (q), l, m, n, o, p, r, s (z), t, u (w), x". Ĉiuj povas prononci ili laŭvole. La konfuzo inter b/v, i/y kaj s/z, montras que la anonima kreanto de Tino estas, plej eble, parolanto de hispana lingvo, tiu ulo ŝajnas ne scii ke en la portugala lingvo kaj la franca lingvo, ekzemple, c/s aŭ c/k havas la saman sonon (en la eŭropa hispana c/s reprezentas du malsamaj fonemoj); aŭ ke en la portugala kaj la pola lingvo, eblas la konfuzo inter L kaj U, ktp.
Kvankam la literoj sonu kiel en la "plejparto de lingvoj" (ĉefe la hispana) estas kelkaj reguloj:
- C sonas /ĉ/;
- H sonas /ĥ/, ne pronuncu /h/ (ĉi tiu sono ne ekzistas en la hispana);
- J sonas /ĵ/, ne pronuncu /ĝ/ (ci tiuj sonoj ne ekzistas en la hispana, pro tio la anonimulo permesas prononci ĝin kiel la Y hispana, simile al /j/ sed pli forta);
- Q sonas retropalatala;
- X sonas /ŝ/;
- Y sonas /j/;
- W sonas /ŭ/;
- Z oni povas prononci /s/ (vere, ĉu la hispana lingvo faras tion, kiel ne Tino?)
[redaktu] Morfosintakso
La morfosintakso pretendas korektigi la "eraroj" de okcidentaj lingvoj. Pro tio, oni kreis la artikolon "isa" por antaŭigi la propajn nomojn.
La pluralo kaj akuzativo estas laŭvolaj.
[redaktu] Specimeno
sur la mito de las inocentos dentro isa irakijo ou dentro isa afganijo: evidentamente, las jankanos intencan, basamente, proprar para suos la petrolo ei la gaso natura. las jankanos non esan inocentas ali. ma las irakanos tanpoko esn inocentas. itos apojin pasivamente ou aktivamente la diktatoreso fa isa sadamulo huseino. se itos havun refusatos aktivamente ou pasivamente kon forteso kuesa diktatoreso, non havun ekistato la gero inter isa jankijo ei isa irakijo.
Traduko: Pri la mito de senkulpuloj en Irako aŭ en Afeganio: evidente, la usonanoj intensas, baze, havigi al si la petrolon kaj la gaso natura. La usonanoj ne estas senkulpaj tie. Sed la irakanoj ankaŭ ne estas senkulpaj. Tiuj apogis pasive aŭ aktive la diktatorecon de Sadam Husein. Se tiuj refuzis aktive aŭ pasive forte tiun diktatoreco, ne estis milito inter Usono kaj Irako.