Târgu Secuiesc
El Vikipedio
Târgu Secuiesc (hungare: Kézdivásárhely, germane: Szekler Neumark) estas urbo en Rumanio okcidente de la rivero Pârâu Negru apud la rivereto Turia nordoriente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi nombris 6 mil 079 loĝantojn (hungaroj); en 1992 21 mil 304 el kiu 91% estis hungaroj. Ĝia unua skriba menciaĵo datiĝas el 1407. Ĝi estis la centro de Kézdiseĝo kiel foirurbo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Ruseni, Lunga, Tinoasa, Săsăuş. En 1848-1849 dum la liberecbatalo Áron Gábor kaj TÚRÓCZI Mózes tie muldigis 64 kanonojn.
[redaktu] Renomaj personoj
- Anna Gyenge; Anne Roselle (20-a de marto 1884 - Lakeland, Florida 31-a de julio 1989) operkantistino (soprano).
- István Incze (21-a de septembro 1905 - Târgu Mureş, 18-a de aŭgusto 1978), pentristo.
- Jenő Kosztándi pentristo.
- Katalin Kosztándi pentristo.
- Vince Fekete (1965) poeto, verkisto, radaktoro de la revuo Székelyföld.
- Attila Sántha (1968) poeto, libroeldonisto.