Siluro
El Vikipedio
?Siluro Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Silurus glanis Linnaeus, 1758 |
Siluro (Silurus glanis) estas rabfiŝo, disvatiĝanta oriente de Rejno ĝis okcidenta Azio. Ĝia kapo estas granda, la buŝo larĝa, la korpo senskvama. Ĝi vivas en pofundakvaj, pigre fluantaj riveroj, lagoj, akvodeponejoj. Ĝi povas kreski en profundaj akvoj ĝis 3 m kaj pezi 250 kg. La siluro vivas sola, ĝi kunestas kun femalo nur dum la frajdemeta tempo (majo-junio). La frajoj nombras 25-28 mil je korpo-kilogramo.
La siluro kaŝobservas akvofunde kaj nur malofte, nokte vizitas akvosurfacon. Kvankam ĝi ŝajnas esti mallerta, sed ĝi estas tre rapida predanto. La siluro estas vorema besto, ĝi ofte kaptas eĉ birdidojn kaj malgrandajn mamulojn. La siluridoj nutras sin per insektoj, helikoj kaj amfibioj. Siluro havas tre bongustan karnon.