Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sennaciismo - Vikipedio

Sennaciismo

El Vikipedio

Sennaciismo estas termino priskribanta politikajn konceptojn, kiuj kunigas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj tendencoj kaj ideoj:

a) radikala kontraŭnaciismo,
b) universalismo,
c) tutmondismo,
ĉ) agnosko de la historia tendenco al lingva unueciĝo de la homaro kaj foje eĉ la strebo akceli ĝin,
d) neceso de tiusenca eduko kaj organizo de la monda proletaro, kaj
e) la utilo de Esperanto kiel instrumento de tiusenca edukado.

Kvankam naskiĝinta en la sino de SAT, sennaciismo ne estas ĝia oficiala ideologio.

Enhavo

[redaktu] Historio

[redaktu] Unuaj balbutoj

Embrio de sennaciistaj ideoj aperas en projekto de "Internacia Laborista Federacio Esperantista" farita de Bohema Laborista Asocio Esperantista. Pri tio estas pli da detaloj en la broŝureto "Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito" verkita de G.P. de Bruin kaj publikigita de SAT en 1936.

Tiuj ideoj, plifortigitaj de la tiam ĵus okazinta Unua mondmilito, saturis la fondintojn de SAT en 1921. Oni klare retrovas ilin en la verketo de Lanti, For la Neŭtralismon!, kiu unue aperis kun la pseŭdonima subskribo "Sennaciulo".

La unuaj SAT-anoj ofte konsideris sennaciismon kiel "tegmentan" ideologion de SAT kaj volonte nomis sin mem "sennaciuloj". Tamen ĝis la publikigo de la Manifesto de la Sennaciistoj verkita de Lanti, "sennaciismo" estis vorto kovranta diversajn sufiĉe malsamajn ideojn. Por multaj SAT-anoj, kiuj tiam konfesis sennaciismon, tiu ĉi simple estis jen "(proleta) internaciismo plus esperanto", jen laborista versio de la Homaranismo de Zamenhof.

Komparo de ABC de Sennaciismo verkita de Elsudo (Kolĉinski) kaj aperinta ĉe SAT, kun la "Manifesto de la Sennaciistoj" montras, kia abismo povis ekzisti inter diversaj konceptoj pri sennaciismo. Elsudo en sia verko klare kaj rekte difinas SAT "movado porsennaciisma". Drezen okaze de la skismo de la tridekaj jaroj ne riproĉis al SAT simple "sennaciismon", kiun komunistoj en SAT ĝis tiam (kun propra kompreno) subtenis, sed "sennaciismon de marko Lanti".

Iom post iom la kompreno pri sennaciismo formuliĝis per artikoloj de Eŭgeno Lanti en la organoj de SAT (artikoloj plejarte represitaj en Vortoj de Kamarado E. Lanti kaj ampleksantaj 23 paĝojn de la libro).

[redaktu] Pli preciza formulado

En 1928, Lanti publikigis broŝuron: La Laborista Esperantismo, en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la S-a tendenco ne renkontis kontraŭstaron. Sed en 1929 okazis krizo en SAT kaj la sennaciismo fariĝis en la manoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn.

Tiuj opoziciuloj asertis, ke la sennaciismo estas porimperiisma kaj sekve „kontraŭrevolucieca“. Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: Manifesto de la Sennaciistoj, kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 e-roj en franca lingvo.

En tiu Manifesto estis jene difinita la sennaciismo: „Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l' homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la fatalaj leĝoj de la historio estas nur relativaj.

La plia sekva cito el la sama verko, kiu pliprecizigas komprenon pri la nova ismo, elvokis siatempe riproĉojn fare de la stalinismaj internaciistoj, pro ĝia klara kontraŭstaro al la tiam reganta teorio pri "Konstruo de socialismo en ununura lando": La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili Esperanto estas ilia ĉefa lingvo kaj la naciajn ili konsideras nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatata klaso nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn, la naciecojn kaj ĉian ekspluaton.“ (Sama verko.)

Tial ke la hereza doktrino trovis kontraŭstaron en SAT, la sennaciistoj grupiĝis en Frakcio ekster la de ili tamen fervore subtenata organizo kaj ekeldonis pli-malpli regule la „Sennaciistan Bultenon“.

[redaktu] Post la morto de Lanti

Post la morto de Lanti en 1947 kaj la postmilita rekonstituiĝo de SAT, la sennaciistoj restarigis sian SAT-frakcion en 1948 sub la gvido de R. Roberts (vd. la Komunikon de la Frakcio de tiu jaro). Sennaciistaj SAT-anoj prizorgis kaj financis du reeldonojn de la Manifesto de la Sennaciistoj (1951 kaj 1971) kaj de diversaj prisennaciismaj tekstoj de Lanti.

En 1978, la SAT-kongreso en Lekturo decidis kontraŭ la obĵetoj de sennaciistoj Gvidrezolucion, kiu deklaris interalie: "La konservado de gentaj lingvo kaj kulturo estas ligita kun la lukto por nova sociordo, sekve unu ero en la strebado generala de SAT-anoj al justo kaj individua libero."

Dum la 80-aj jaroj, en la periodo, dum kiu T. Burnelle estis la sekretario de la Sennaciista Frakcio, estis decidita Deklaracio pri Sennaciismo, kiu akcentis, ke la sennaciistoj luktas kontraŭ la naciismo kaj cele al ĝenerala individua rajto de memdetermino, kiu inkluzivas la individuan rajton sin (identece) determini laŭvole. La Frakcio plu agadis, sed estis dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj parte nefunkcianta, kvankam debato pri sennaciismo pluis en la kolumnoj de Sennaciulo.

[redaktu] Sennaciismo hodiaŭ

Ĉe la SAT-Kongreso en Nagykanizsa (Hungario) en 2001 estis reestablita la Sennaciisma Frakcio de SAT rezulte de rekreskinta intereso pri sennaciismo kaj rilataj temoj, kiu evidentiĝis jam antaŭe per la fondo de la dissendolisto "Sennaciismo". Dum la refonda kunveno estis decidita Deklaracio pri Sennaciismo, kiu estas reviziita versio de la antaŭa Deklaracio.

La nun aktivaj sennaciistoj de la Sennaciisma Frakcio kulturas kaj evoluigas la universalismajn kaj (radikale) kontraŭnaciismajn pensofluojn, kiuj karakterizis ankaŭ pli fruajn elformulojn de la sennaciismo. Ili malpli strikte ol antaŭaj generacioj de sennaciistoj orientiĝas je la lantia sennaciismo, kaj ankaŭ ne alstrebas doktrinan homogenecon. Kelkaj membroj de la Frakcio klopodas rezisti ideologiojn, kiuj iĝis tre influaj en la ĝenerala Esperanto-movado dum la pasintaj jardekoj kaj kiuj parte deriviĝas el novdekstraj medioj: etnismon, instrumentigon de Esperanto por diversaj specoj de identec-politiko, diferencismon (etnoplurismon) kaj "lingvodefendadon". Ankaŭ ekster SAT kaj la Sennaciisma Frakcio troviĝas esperantistoj, kiuj diversgrade aliĝas al sennaciismaj ideoj.

[redaktu] Verkoj pri Sennaciismo

Pliaj tiutemaj artikoloj legeblas en diversaj SAT-gazetoj.

[redaktu] Eksteraj ligoj

La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com