Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Homaranismo - Vikipedio

Homaranismo

El Vikipedio

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Homaranismo < Religio


Homaranismo estas la nova nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901). Laŭ la Plena Vortaro "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn."

La alinomigo celis forigi judan trajton kaj maksimume neŭtraligi la koncepton, laŭ la modelo de neŭtrala lingvo kaj neŭtrale homa religio. Tiurilate Zamenhof uzis ankaŭ la vorton neŭtralismo sinonime al homaranismo, kaj neŭtralisto sinonime al homarano.

Pri ĝi, li pledis en aparta "Deklaracio" kaj en aliaj skribaĵoj. La plej karakterizaj kaj gravaj estas la du unuaj punktoj de la "Deklaracio":

  • Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
  • Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Dietterle en la O. V, (paĝoj 313-343) publikis la tutan materialon kaj aldonis pri Zamenhof interalie: "La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel ŝajnas al mi por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ sinonimaj vortoj "hilelismo" kaj "homaranismo".

Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo:

  1. pro la politika situacio en la tiama Rusio
  2. pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo
  3. ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.

Zamenhof ne sukcesis fondi movadon por Homaranismo, ja tion malhelpis ankaŭ la militeksplodo, sed troviĝis multaj, precipe inter la pacistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo. Laŭ marksisma vidpunkto la Homaranismo "kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj socifortoj." (Drezen, Z, p: 13.)

La plej laika kerno de la homaranismo konsistigis la internan ideon de Esperanto. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) "celo" de Esperanto.

Vd. ankaŭ la specialan hejmpaĝon pri homaranismo, kiu enhavas i.a. homaranisman leksikoneton.

Tiun homaranismon oni nepre ne konfuzu kun tiu de Auguste Comte kaj de la pozitivistoj.


Tiu ĉi artikolo inkluzivigas informon el Enciklopedio de Esperanto.

Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.info-servo.de/prospekt.htm
•  http://www.homaranismo.info/DeklaracioH.htm
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com