Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sebastian Kneipp - Vikipedio

Sebastian Kneipp

El Vikipedio

Sebastian KNEIPP [sebastjan knajp] (naskiĝis la 17-an de majo, 1821, mortis la 17-an de junio, 1897) estis germana pastro kaj naturkuracisto. [[1]] Sebastian Kneipp naskiĝis en Stephansried apud Ottobeuren. Lia familio estis malriĉa: Kiel infano li devis labori por subteni sian familion, kaj nur en la aĝo de 23 jaroj li povis ekviziti gimnazion.

Kiel gimnaziano li malsaniĝis je tuberkulozo. El naturkuracista libro (Johann Sigmund Jahn: Unterricht von Kraft und Wirkung des frischen Wassers), pritemanta la kuracadon per freŝa akvo, li ĉerpis novajn esperojn. Li vintre banis en rivero, plievoluigis la akvoverŝojn de Jahn kaj vere resaniĝis.

Kiel studento pri teologio en Dillingen kaj Munkeno li kuracis kelkajn kunstudentojn kaj en la jaro 1854 li sukcese helpis kontraŭ ĥolera epidemio. Pli kaj pli da malsanuloj venis al li, kvankam kritikuloj daŭre akuzis lin pro ĉarlatanado.

Ekde 1855 Kneipp agadis en monaĥinejo en Wörishofen (nuntempe: Bad Wörishofen). Apud sia religia laboro li perfektigis siajn kuracmetodojn kaj en la jaro 1880 li povis fondi la unuan kuracbanejon tie.

En 1886 aperis lia verko Meine Wasserkur, per kiu li instruis sian metodon, kuraci per akvo. Du jarojn poste eldoniĝis So sollt ihr leben, t.e. konsilaro pri nutrado, korpa aktivado kaj ordema vivostilo. Lia pacientaro kreskegis, societoj pri la kuracado laŭ Kneipp fondiĝis. Eĉ al papo Leono la 13-a li en 1894 donis konsilojn.

La kuracmetodo de Kneipp baziĝas sur kvin kolonoj: hidroterapio (kuraci per akvo), fitoterapio (kuraci per plantoj), movoterapio (korpa aktivado), dietiko (racia nutrado) kaj ordoterapio (ordo kaj ekvilibro en la vivo).

Sebastian Kneipp mortis en Wörishofen. La urbo nuntempe estas konata kuracloko.

Pligrandigu
Pligrandigu


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.med-serv.de/medizin-buch-wasserkur-0-2-1.html
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com