SAT en Hispanio
El Vikipedio
SAT-en-Hispanio (SATeH) estas Laborista Esperanto-Asocio (LEAo) aganta en maldekstrulaj kaj progresemaj medio en la Hispana Ŝtato, kaj ligata al Sennacieca Asocio Tutmonda.
Fondita en la jaro 2002, post la kongreso de SAT en Alikanto, ĝi grupigas esperantistojn de diversaj tendencoj politikaj, anarĥiistojn, komunistojn, socialistojn, respublikanojn kaj ĝenerale maldekstrulojn, el ĉiuj regionoj hispanaj.
Ties ĉefa celo estas disvastigo de Esperanto en tiaj medioj kaj varbo por SAT en la esperantaj medioj. Por klopodi sukcesi pri la unua celo ĝi organizas budojn por disdonigo de propagando, vendo de lego- kaj lernolibroj aŭ alia materialo en socipolitikaj eventoj: kongresoj, manifestacioj, festoj, ktp. Krome ties membroj partoprenas retan forumon kie oni priparolas ne nur tiajn menciitajn celojn, sed ankaŭ ĉiutage oni pridiskutas la socipolitikan situacion kaj de Hispanio kaj de najbaraj aŭ hispanlingvaj landoj kaj de tutmondo. Fakte la lasta atingo de SATeH estas kontakto kaj membrigo de esperantistoj hispanlingvaj transoceane, tio estas en Ameriko.
[redaktu] Ekstera ligo
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |