Sakai Tosihiko
El Vikipedio
SAKAI Tosihiko [sakai toŝihiko] (japane: 堺 利彦; naskiĝis la 25-an de novembro de la 3-a jaro de Meiji (t. e. la 15-an de januaro 1871) en Buzen-provinco (nune Fukuoka-prefektujo); mortis la 23-an de januaro 1933 en Tokio) estis japana socialisto kaj verkisto.
Li unue verkis romanon por iĝi verkisto dum labori kiel ĵurnalisto aŭ instruisto. Poste, li laboris en ĵurnalo Yorozu Choho kun Uchimura Kanzo kaj Kotoku Shusui.
Li fariĝis socialisto kaj aprobis senmilitismon. Kiam en Rusa-Japana Milito Yorozu Choho ŝanĝis sian ismon al militismo, li kaj Kotoku Shusui eksiĝis. Ili malfermis kompanion Heiminsha kaj eldonis ĵurnalon Heimin-Shinbun. Ili tradukis Komunistan Manifeston; ilia traduko estis la unua en Japanio. En 1905 li aperigis parolon de Kroita Kacumi pri Esperanto en „Tyokugen“, semajna socialisma gazeto de li redaktita, kaj donis instigon al socialistoj por Esperatno.
1906 li fondis Japanan Socialistan Partion. Je 22-a de junio 1908, li arestiĝis pro partopreno de komunisma manifestacio.
En 1922, li subtenis fondon de Japana Komunista Partio, sed poste li estis ekskomunikita, kaj li fondis Tokian Proletaran Partion. En 1929, li estis elektata konsiliano de Tokia Urbo.
Lia filino Kondo Magara estis socialisto kaj feministo.
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- Verkoj de SAKAI Tosihiko en Aozora Bunko (Japanlingve)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |