Rollo
El Vikipedio
Rollo aŭ Rollo, la migranto estis la franc-latina nomo de Hrolf Ganger (en Skandinavio ankaŭ Gånge Rolf), kiu naskiĝis inter 840 kaj 865[1] en Norvegio kaj mortis eble en 932[2]). Li estis vikingo kiu estris en 911 unu el la lastaj grandaj atakoj en Francio. Oni rakontas ke la kromnomo migranto, estas ĉar nenia ĉevalo kapablis porti lian 2 metrojn altan kaj pli ol cent kvardek kilogramojn pezan korpon, kaj tial li devis piediri la tutan vojon de Skandinavio ĝis Francio. Sed ĉi tie temas certe pri troigo.
Oni ne certas pri la dato de la morto. Laŭ la fontoj ĝi okazis plej frue en 927 kaj plej malfrue en 933. Ankaŭ pri la mortloko oni ne certas, sed temas verŝajne pri Rouen aŭ Eu.
[redaktu] Vivo
La ruinoj de lia norvega kastelo troviĝas hodiaŭ en la suda ĉirkaŭo de Ålesund.
Ekzilita el Norvegio en 874, li estris grupon de vikingoj, ĉefe danaj kaj norvegaj, kaj atakas la marbordajn vilaĝojn de la Norda Maro kaj de la Maniko. Li establiĝas dum kelka tempo je la marenfluejo de la Sejno en 896 plurfoje almonteniras la riveron, konkeras Rouen kaj minacas Parizon, kiun li sieĝas vane en 910.
En 911, post la sieĝo de Chartres, la karolida reĝo Karlo la 3-a, la simpla, cedas al li per la traktato de Saint-Clair-sur-Epte, parton de la Neŭstrio, kun la grafujo de Rouen, bazo de la estonta dukujo de Normandio. Kompense Rollo malhelpos aliajn vikingojn ataki Neŭstrion. Li baptiĝas en 912 en la katedralo de Rouen sub la nomo Roberto, laŭ la nomo de Roberto, duko de la frankoj (praulo de la estontaj kapetidoj) lia baptopatro.
Post la bapto, Rollo edziĝas al la filino de Karlo la 3-a, Giselle, princino karolida, kiu tiam estis nur 4-jara.
[redaktu] Titoloj
Oni ofte konsideras lin, erare, la 1-a duko de Normandio kaj fondinto de la dukujo de Normandio, sed li neniam portis la titolon "duko de Normandio", nur tiun de "jarl de la normanoj", la skandinava ekvivalento de grafo, kaj la titolon de grafo de Rouen.
- Notoj
- ↑ La intervikiaj naskiĝdatoj varias de 840 (hispana), 845 (franca, itala), 855 (sveda kaj finna), 860 (germana, angla, norvega, pola kaj rusa) kaj 865 (dana).
- ↑ Same pri la mortodato la naciaj vikipedioj varias: inter 927 kaj 933 en la franca, 931 ĝis 932 en la germana, 932 en la dana, angla, finna, nederlanda, norvega, pola, rusa kaj sveda kaj 932 ĝis 933 en la itala. Sen kono de la korespondaj fontoj, do ne eblas indiki la ekzaktajn naskiĝdaton kaj mortodaton de Rollo.