Chartres
El Vikipedio
Chartres estas ĉefurbo de la natura regiono Beauce kaj de la franca departemento Eure-et-Loir, ĝi ĉefe famas pro la katedralo, elstara pro siaj vitraloj. La turoj de la katedralo demalproksime vidiĝas super la ebena pejzaĝo de grenagrikultura Beauce.