Podkasto
El Vikipedio
Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto 'podcast') estas programo eldonita per la interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn son-dosierojn aŭtomate. Podkastoj malsimilas aliajn manierojn liveri son-materialojn ĉar ili uzas la RSS-protokolon. Tiu ĉi teĥniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj aŭdaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple radioelsendoj (jam elsenditaj) duume elsendita en podkasta formato.
Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu MP3- kaj AAC-kapabla muzikaparato aŭ komputilo povas aŭdigi podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.
Enhavo |
[redaktu] Unikaj atributoj
[redaktu] Diferencoj de tradiciaj disaŭdig-procezoj
Malkiel radio aŭ interretaj disaŭdigoj, podkastoj estas riceveblaj kaj aŭskulteblaj kiam ajn, laŭ la deziroj de la uzanto. Tamen, ekzistas en tio ankaŭ malavantaĝoj, ekzemple, podkastoj ne povas inkluzivi tujajn kontribuojn de la aŭskultantoj.
Tamen, podkastoj havas gravajn avantaĝojn kontraŭ tradiciaj disaŭdigaj metodoj pro la egalisma kerno de la teĥniko. En la plimultaj landoj uzo de la radia spektro estas forte limigita, kaj personaj dissendo-permesiloj estas malfacile aŭ tute ne atingeblaj. Podkastado ebligas al unuopuloj facile dissendi siajn materialojn tutmonde sen tiuj malhelpoj.
[redaktu] Diferencoj de aliaj specoj de interret-radio
Podkastoj malsimilas pli malnovajn interret-elsendojn laŭ la maniero per kiu la materialoj estas disdonitaj. Anstataŭ centra son-datumstrio, aŭskultontoj ricevas la sondosierojn rekte kaj aŭtomate. Podkastoj povas inkluzivi ceterinformojn kiel datojn, titolojn, kaj priskribajn notojn.
[redaktu] Ankaŭ vidu:
- Esperanto-kategorio ĉe IndiePodder.org (ege malaktuala kaj ŝajne ne pli ĝisdatigata)
- Kiel krei propran podkaston?
[redaktu] Esperantlingvaj podkastoj
- Ĉi Tie Nun · Ĉi Tie Nun
- Esperanto-Radio-Arkivo · Esperanto-Radio-Arkivo (nur plusendas eksterretajn elsendojn)
- esPodkasto – ĝoju aŭ frenezigxu! · esPodkasto – ĝoju aŭ frenezigxu!
- Junula Radio Internacia · Junula Radio Internacia
- Radio Verda · Radio Verda
- Roĝer Borĝes Podkasto · Roĝer Borĝes
- Varsovia Vento
Radio en esperanto | |
ĉiutaga | ĈRI Ĉina Radio Internacia · Radio Polonia ·RV Radio Vatikana |
ĉiusemajna | 3ZR Melbourne Ethnic Community Radio · RHK Radio Havano Kubo |
ĉiumonata | - |
reta | Radio Esperanto |
podkasta | Ĉi Tie Nun · Esperanto-Radio-Arkivo · JRI Junula Radio Internacia · RV Radio Verda · Roĝer Borĝes Podkasto · Varsovia Vento |
historia | Verda Stacio |