Plioceno
El Vikipedio
Plioceno estas terhistoria epoko, la lasta, plej mallonga epoko de la terciaro. Ĝi sekvis la miocenon antaŭ ĉ. 5,3 milionoj da jaro kaj daŭris ĝis ĉ. 1,8 milionojn da jaroj, ĝis komenco de la plejstoceno.
Oni ofte dividas ĝin je suba (5,3–3,4 m.) kaj supra plioceno (3,4–1,8 m.).
Dum tiu epoko formortis la unukornuloj en norda Ameriko, evoluis la Australopithecus.
La epoko estis pli seka kaj malvarma ol la antaŭaj epokoj de la terciaro.