Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pinokjo - Vikipedio

Pinokjo

El Vikipedio

Pinokjo, estas fama verko de Carlo Collodi. Maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas mise, vi spertos malbonajn sekvojn; se vi malobeas, vi troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Bluhara Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti. Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.

La temo estis plurfoje filmigita, eble unuafoje desegne en 1940 de eldonejo Walt Disney.

La unuan Esperanto-tradukon el la itala tradukis Mirza Marchesi en 1930. En 2003 aperis traduko de Jozefo Horváth sub la nomo La Aventuroj de Pinokjo, eldono ĉe FEL, Antverpeno, 156 paĝoj, recenzita en Monato (2003/06, p. 20): Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Pinokjo. Verko de C. Collodi, el la itala trad. M. Marchesi, 1930, 150 p. „P. estas fablo de la plej senbrida fantazio, sed realeco viva. Kunfando de la revado pri aventuroj kaj mirindaĵoj kun la vivo, kia ĝi estas. Ĝi bonege taŭgos en la mano de duagradaj kursanoj.“ (El la Antaŭparolo de K.)


[redaktu] Ligoj:


Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Carlo Minnaja el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com