Pico (insulo)
El Vikipedio
Vidu pico por aliaj signifoj.
Pico [piko] ("pinta monto") estas la insulo kun la plej alta monto de Portugalio. Ĝi estas la plej granda insulo en Mezaj Acoroj.
Ĝi foras 8 kilometrojn el Faial, kaj 15 el São Jorge. Ĝia areo estas 433,30 km2, por 15&nsbp;500 loĝantoj.
Post ĝia malkovro, oni nomes ĝin São Dinis ("sankta Dionizo"). Oni ekloĝis la insulon en 1460, stabile ekde la fondo de São Mateus ("sankta Mateo") en 1482.
La nuna nomo venas el alta monto, kiu finas per akra pinto (portugale pico). Tiu monto estas la plej alta en Portugalio (2 352 m). Pico estas la plej monteca Acoro.
La marbordo estas tre kruta. Kuriozindas la rokaro de Arco do Cachorro en la samnoma golfeto. vitkultivo ĉefas en la okcidenta parto de la insulo. Vino Verdelho do Pico estas kultivita inter geometriecaj muroj el malkuna ŝtono.
Oficiales, ĝi konsistas el concelho-oj Lajes kun ses paroĥlandoj kaj São Roque kun kvin.