Penelopo
El Vikipedio
Penelopo – helene Πηνελόπη – estas en la greka mitologio la edzino de Odiseo kaj patrino de Telemako. Ŝiaj gepatroj estas Ikarios kaj Periboia. La nomo devenas verŝajne de la grekaj vortoj πήνη (pēnē = teksaĵo) kaj λέπειν (lépein = disŝiri, senŝeligi).
Penelopo, sparta princino, estis vere fidela edzino. Ŝi sciis kiel paciencigi ŝiajn multnombrajn svatiĝantojn dum la foresto de ŝia edzo, dirante, ke unue ŝi devas teksi mortotukon por sian bopatron Laertes. Tamen dumnokte ŝi malteksis ĉion, kion ŝi teksis dumtage. Ŝi faris tion dum tri jaroj, ĝis servistino perfidis ŝin kaj la svatiĝantoj surprizis ŝian noktan adon (Odiseado II 93-110; XIX 134-156).
La odiseado finiĝas per la hejmeniro de Odiseo (Penelopo atendadis lin dum 20 jaroj) kaj la punado de la svatiĝantoj. Kiel elturniĝis la geedzoj post tiom longa disesto, oni jam pripensis tion en la antikvo. La Penelopado estas rakonto de Margaret Atwood, kiu el moderna vidpunkto rakontas la vivon de Penelopo (kontraŭe al la Odiseado kiu rakontas la vivon de Odiseo).
Post la morto de Odiseo Penelopo edziniĝis al lia filo Telegonos, kiun li naskis kun la sorĉistino Kirke dum sia odiseado. Ili kune havos la filon Italos. Penelopo ricevis de Kirke la malmorteblecon.