Nudelo
El Vikipedio
Nudelo estas manĝaĵo, preparata el faruna kaj akva pasto, kiu ankaŭ ofte inkluzivas ovo kaj salo. Ofte la pasto estas maldikigita, tranĉita en longaj maldikaj strioj, kaj sekigita. Tamen, ekzistas multaj varioj kaj formoj de nudelo. Nudela maŝino povas formi la nudelojn, aŭ oni povas tranĉi kaj formi ilin per tranĉilo.
Pro nacilingvaj influoj kelkaj preferas nomi nur la longajn nudelojn nudeloj, dum ili uzas la esprimon pastaĵo por nudeloj ĝenerale. Tio tamen ne bone kongruas kun la ĝenerala signifo de pastaĵo (ĉiu manĝaĵo el pasto, do ankaŭ bakaĵoj).
Nudeloj estas karakterizaj por itala kuirarto, ĉina kuirarto kaj kelkaj aliaj naciaj, sed populariĝinta tutmonde. Ili estas la bazo por kuiri spagetojn, sobaojn kaj udonojn ks.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Nudeloj estis inventita sendepende en multaj lokoj tra la mondo, kvankam iuj antropologoj disputas tion. En ĉiuj tiuj lokoj, la loka greno estis la ĉefa karbonhidrato de la dieto. Ĝi ofte estis manĝita kiel grena pasto aŭ kaĉo. Pastaĵa nudelo estis disvolvita kiel alternativo al kaĉo aŭ pano. Nudelo estas farebla en lokoj, kie ne estas forno, nek sufiĉa bruligaĵo por forno. Kontraste, pano bezonas multe da tempo kaj energio por kuiri ĝin; sed nudelojn eblas fari ĉie, kie oni povas sekigi ion.
La plej frua mencio de nudeloj en Eŭropo estas trovebla en Etruskaj tombornamaĵoj de la 4-a jarcento a.K. Iloj eble uzita por fari nudelojn estis trovita en la ruino de 79 p.K. Pompejo, kie aliaj Ĉinaĵoj kiel spegulo estis trovita, de la Silka Vojo de la 1-a jarcento a.K. Tiel, oni scias, ke la populara legendo pri Marko Polo alportinta nudelojn al Italio de Ĉinio estas absolute nevera. Kvankam, li verŝajne tenis iom da nudelaj receptoj kun si. Notu, ke ĉinaj nudeloj estas uzataj freŝe, neniam sekigita antaŭ kuiro. Ankaŭ ili konsistis de unu longega nudelo dum kuirado, pro tranĉata nudelo antaŭ servado la manĝaĵo estas pripensata kiel malbonŝancaĵo. En Italio kaj Francio, kuiristoj jam faris freŝajn nudelojn, ĉar freŝaj nudeloj pli bongustas ol la sekigitaj.
[redaktu] Sciindaĵoj
"Nudelo" estas etimologie derivita, kiel ankaŭ knedliko, de la latina nodus (nodo), pensu pri "knedi paston".
La plej longa nudelo de la mondo estis je la 20-a de novembro 2004 farita de Ŝenjli Ĉen, sub notaria kontrolo.
Dum tradicia maniero de farado li sukcesis, per manlaboro, fari el pastapeco kun pezo de 1.500 gramoj nudelon kun longo de 180 metroj kiu sufiĉas por 50 porcioj.
La antaŭa rekordo estis 55,5 metroj.
La 25-a de oktobro estas la Monda Tago de Nudelo (laŭ la Unuiĝo de la nudel-fabrikantoj).
[redaktu] Formoj
Langetoj itale:Linguine . Papilioj itale:Farfale . Spagetoj itale:Spaghetti .