Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nolwenn Leroy - Vikipedio

Nolwenn Leroy

El Vikipedio

Nolwenn LEROY [nolŭen lerŭa] (naskiĝis la 28-an de septembro 1982 en Saint-Renan) estas franca kantistino.

Nolwenn Leroy

Enhavo

[redaktu] Biografio

Kvar jarojn aĝa, Nolwenn eliras el Saint-Renan, poste ekloĝas en Parizo kaj Lille, kaj revenas en Bretonion por instaliĝi en Guingamp en 1990 kie naskiĝas ŝia plijuna fratino Kay. En 1992, ŝia patro, profesia futbalisto (Jean-Luc Le Magueresse), forlasas sian familion. Post pluraj sinsekvaj transloĝiĝoj, kaŭzataj de laborproblemoj al sia patrino, ŝi ekiras vivi kun siaj fratino kaj patrino ĉe siaj geavoj en St-Yorre, en 1993.

Nolwenn daŭrigas sian lernadon en kolegio de Célestins en Vichy, kaj en la unua klaso de sekundara studociklo, ŝia muzik-profesoro rimarkas ŝian emon al muziko. Nolwenn eklernos violonon laŭ ties konsilo.

Dek tri jarojn aĝa, ŝi gajnas konkurson organizitan de hiperbazaro Cora "lernejoj de l'dezerto", kaj forvojaĝas dek tagojn en Malio por humana misio, kiu kondukos ŝin de Gao al Tombukto.

En julio 1998, la Rotario-Klubo de Vichy elektas ŝin por restadi unu jaron en Usono, en Cincinnati, Ohio, okaze de internaciaj interŝanĝoj, por ke ŝi plenumu ekvivalenton de bakalaŭro. Ŝi restos unu jaron en Usono, kaj faros du-tagan staĝon en Hamilton High school, iu Performing Arts School (Vd Fame). Reveninte en Francion, ŝi decidas ĉeesti kurson de klasika kantado en konservatorio de Vichy por perfektiĝi. Tie, ŝi akiros firman bazon de lirika kanto.

En 2001, ŝi enskribiĝas en Jura Fakultato de Clermont (fako pri angla-usona juro) celante estontan diplomatan karieron en UNO aŭ ene de NRO, se la mondo de muziko ne malfermiĝus antaŭ si.

Spektante televidan ludon Star Academy, Nolwenn estas fascinata de Armande Altaï, profesoro de kanto, kaj ŝi decidas enskribiĝi en ties klason. Ŝi eklaboras semajnfine kiel kasistino por pagi la kursojn kaj iradojn al Parizo.

Ŝi poste estas selektita por partopreni en Star Academy N-ro 2 en kiu ŝi fariĝos elstara gajnantino.

La 4-an de marto 2003, ŝia unua albumo titolita Nolwenn eliras kaj renkontas grandan sukceson (pli ol 700,000 vendoj). En tiu albumo, Nolwenn interalie kantas: Cassé, kies unuopa disko triumfas; Suivre une étoile, por ŝi speciale verkita de Laurent Voulzy. Dume, Nolwenn Leroy faris turneon antaŭ meznombre 2,500 spektantoj po vespero. Realigita de la teamo Atlético de Pascal Obispo, Lara Fabian, Laurent Voulzy, Lionel Florence kaj Daniel Lavoie ankaŭ partoprenis.

Ŝia unua albumo estis reeldonita por disvendo en Kebekio kun aldona neeldonita kanzono komponita por ŝi de Dany Bédar: Le dernier mot. Tiu kanzono ankaŭ enestas la kompiladon DÉJÀ Musique, por kiu ŝi rekantis Say It ain't So Joe de Murray Head.

Ŝia dua albumo, titolita Histoires naturelles, realigita de Laurent Voulzy kaj Franck Eulry, havebla ekde la 5-a de decembro 2005, fariĝas disko de platino post nur kelkaj semajnoj. La unua eltiraĵo Nolwenn Ohwo ! estas subskribita de la duopo Alain Souchon/Laurent Voulzy. Kent kaj Julien Voulzy ankaŭ partoprenas en la albumo, kaj Nolwenn Leroy subskribas kelkajn kanzonojn.

Tiel, ŝi fariĝas la unua lernantino de la Kastelo de "Star Academy", kiu ekhavas du unuopajn diskojn en la unua rango de vendoj, post Cassé en 2002.

[redaktu] Bibliografio

  • 2005: NOLWENN Leroy de Patrick Castells kaj Christophe Abramowitz, Patrick Robin Editions, Telemaque 2005.

[redaktu] Diskografio

[redaktu] Albumoj

  • 2003: Nolwenn
  • 2005: Histoires Naturelles

[redaktu] Unuopaj diskoj

El: "Nolwenn"
  • 2003: Cassé
  • 2003: Une femme cachée
  • 2003: Suivre une étoile
  • 2004: Inévitablement
El: "Histoires Naturelles"
  • 2006: Nolwenn Ohwo !
  • 2006: Histoire Naturelle
  • 2006: Mon ange (ankoraŭ ne havebla)

[redaktu] Muzik-videografio

El: "Nolwenn"
  • 2003: Une femme cachée
  • 2004: Inévitablement
El: "Histoires Naturelles"
  • 2006: Nolwenn Ohwo !
  • 2006: Histoire Naturelle

[redaktu] Internaj ligiloj:

[redaktu] Eksteraj ligiloj:


Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com