Vikipediista diskuto:NikSt
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange ✉ 03:32, 20. Aŭg 2006 (UTC)
Bonvolu atenti ke vi redaktis la ŝablonon {{BabelLando}} anstataŭ uzi ĝin en via vikipediista paĝo. Ŝablonojn oni uzas enmetante ties nomon (sekvatan de parametroj) inter duoblaj krampoj {{nomo de la ŝablono}} . Koncerne la ŝablonon {{BabelLando}} en via vikipediista paĝo jen kio enmetendas :
{{BabelLando| lingvonombro=3| l1=ru-D| l2=eo-3| l3=en-3| lando=Rusio| loko=Moskvo| nomo=NikSt }}
Mi tion faris por vi. Tuŝi la ŝablonon ŝanĝas ĉiujn paĝojn kie ĝi estas enmetita. Vidu ĉiujn paĝojn kun mencio "(inkludo)". !
Dankas pro la atento Arno Lagrange ✉ 06:33, 30. Aŭg 2006 (UTC)
[redaktu] Salutoj de Alaŭdo
Saluton, NikSt!! Bonvenon en Vikipedio! :) Viaj artikoloj tre bonas, dankon pri viaj ligoj. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 16:48, 5. Sep 2006 (UTC)