Neil Armstrong
El Vikipedio
Neil Alden ARMSTRONG [nil alden armstrong] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto, 1930) estas usona testfluga piloto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo sur la luno.
Neil Armstrong naskiĝis en Wapakoneta, Ohio. Kiel junulo li estis skolto. En la milito kontraŭ Koreio li servis kiel milit-aviadisto kaj poste li kiel civila testfluga piloto laboris por NASA. En la jaro 1962 NASA elektis lin astronaŭto.
Dum pluraj jaroj li estis rezerva piloto por diversaj kosmo-programoj. La 12-an de marto 1966 li faris sian unuan flugon en la kosmon, kadre de la Gemini-8-programo, kiun li gvidis. Dum tiu ĉi programo li kaj lia kolego David Scott unuafoje kuplis du kosmoŝipojn en la kosmo.
En 1968 Armstrong servis kiel komandanto por la anstataŭanta teamo de la programo Apollo 8. En 1969 li gvidis la programon Apollo 11, kiu atingis la lunon.
Dum la surluniĝo kun sia kolego Buzz Aldrin, la 20-an de julio 1969, li transprenis la stiradon de la surluniĝa kapsulo Eagle. La tria kolego, Michael Collins, dume restis en la kosmoŝipo. Ses horojn post la atingo de la luna surfaco, Armstrong kiel unua forlasis la kapsulon kaj surpaŝis la lunon. Dume li diris la neforgeseblajn vortojn: That's a small step for [a] man, one giant leap for mankind. (= Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro.)
Post la retiriĝo el NASA li ekde 1971 okupis profesoran postenon en la universitato de Cincinnati. De 1985 ĝis 1986 li estis en la nacia komisiono pri kosmoveturado, kaj en 1986 li fariĝis dua prezidanto de la komisiono ekzamenanta la eksplodon de la kosmoŝipo Challenger.