Navaha lingvo
El Vikipedio
La navaha lingvo (aŭ navahoa - propranome Diné bizaad) estas atapaska (nadenea) lingvo parolata plejparte en la Navaha Nacio, en nordorienta Arizono kaj nordokcidenta Nov-Meksiko (Usono); ĝi estas prave rigardebla kiel unu el la apaĉaj lingvoj. La navaha lingvo estas parolata de pli ol 150 000 homoj, kaj (kontraste al plej multaj usonaj indiĝenaj lingvoj) tiu nombro aktuale kreskas.
Gravas por signifio de la unuopaj vortoj la melodio (sonnivelo) de la parolo. Ĉe substantivoj gravas, ĉu ĝi signifas vivaĵon aŭ senvivaĵon. Oni dividas la vivantojn je parolantoj (homoj) kaj venigantoj (bestoj kaj plantoj), la nevivantoj povas estis korpaj aŭ spiritaj.
La navaha gramatiko konas la kvaran personon, kies funkcio estas, ke oni povu aludi je persono, kiu ĉeestas aŭd-distance (oni trovas amlĝentila personan mecion kun nomo). Al la maskla genro apartenas la statikeco, al la femala genro apartenas la aktiveco, ekzemple penso, ideo estas vira, dum parolo estas virina.
En la dua mondmilito la usona armeo utiligis navahalingvanojn por paroli kvazaŭ ĉifre, ĉar la malamikaj armeoj ne disponis pri scipovantoj kiuj povus traduki la mesaĝojn.
[redaktu] Ekstera ligilo
- Navahoaj ĉifroparolantoj de Arizono (1941-1945) - el la katalogo de UEA-Libroservo
- Navaha Vikipedio