National Geographic Society
El Vikipedio
La National Geographic Society estas usona societo kiu sin dediĉas al la mondvasta progresigo de la geografio.
[redaktu] Societo
La societo estis fondita je la 27-a de januaro 1888 fare de 33 interesatoj pri geografio. Ili kunvenis por la unua fojo du semajnojn pli frue, je la 14-a de januaro, por diskuti pri "la dezirindeco de societo por plivastigi kaj propagandi la scion pri geografio". La unua prezidanto de la societo estis Gardiner Greene Hubbard, kiu poste estis sekvita de sia bofilo Alexander Graham Bell.
La celo de la societo estis kaj ĝis nun estas la progresigo de la publika scio de la geografio en la mondo ĝenerale. Kiel unu el la plej grandaj edukaj kaj sciencaj senprofitaj organizaĵoj de la mondo ĝi klopodas per variaj manieroj efektivigi sian celon. Tiel ĝi publicas monatan magazinon, National Geographic Magazine, financas sciencajn ekspediciojn kaj subtenas sciencan geografian esploradon.
Krom la usona eldono, National Geographic Magazine aperas en 27 landoj en 25 lingvoj, inter ili la portugala, la svenska kaj la ĉina. Bedaŭrinde, ĝi ne aperas en Esperanto.