Narvik
El Vikipedio
Narvik estas urbo kaj komunumo en la provincio Nordland en Norvegio. La urbo havis (je la 1-a de januaro 2005) 18 512 loĝantojn. Kun sia situo je 68° norda latitudo ĝi estas post la en Rusio, iom pli norde situanta Murmansk la plej norda urbo en Eŭropo kun fervojostacio.
Pro la situo ĉe la varma Golfofluo en la Atlantiko Narvik estas bonega loko por subakvadi. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la fino de la 'Malmbana' (ercolinio), la fervojo de Luleå en Svedio sur kiu oni transportas ferercon kiu estas enŝipigita en Narvik. La kaŭzo de enŝipigo de la erco en Narvik kaj ne en Luleå estas ke la Botnia Golfo kaj partoj de la Balta Maro dum la vintro glaciiĝas kaj la Norvega bordo danke al la varma golfofluo ĉiam havas senglaciajn havenojn.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tiu artikolo pri "Narvik" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.