Miroslav Smyčka
El Vikipedio
Miroslav Smyčka (naskiĝis la 11-an de septembro 1926) estas ĉeĥa operkantisto kaj esperantisto, konata pro siaj koncertoj en esperantistaj medioj.
Proksimume dudek jarojn (ĝis 1995) li aktivis kiel baritonulo en la Nordbohemia Teatro de Opero kaj Baleto en Ústí nad Labem.
Roloj: Sekretario Fu-li (Franz Lehár), Giorgio Testaccio (Johann Strauss), Mirski (Oskar Nedbal), Adolfo el Harasov (Antonín Dvořák), Talbot (Gaetano Donizetti), Stárek (Leoš Janáček), Tomeš (Bedřich Smetana), diablo-pordisto (Antonín Dvořák), centuriestro (Piotr Iljiĉ Ĉajkovskij), Jake (George Gershwin), barono Scarpia (Giacomo Puccini), Bohuš (Antonín Dvořák), muzik-instruisto (Richard Strauss), diablo Marbuel (Antonín Dvořák).
Lia filino Jolana Smyčková (naskiĝinta la 20-an de majo 1979 estas populara ĉeĥa aktorino kaj kantistino (vidu ŝian retejon Jolana).
Miroslav Smyčka unue kontaktis Esperanton dum siaj studentaj jaroj, ĉirkaŭ la j. 1945. En la j. 1960 li unuan fojon membriĝis en Esperanta klubo, nome en Opava, ekde la j. 1963 li estis membro de la Esperanta Klubo en České Budějovice kaj ekde la j. 1970 ĝis 2005 li estis aktiva membro de la klubo en Ústí nad Labem, kie li plenumis funkcion de la prezidanto de la klubo ekde 1999. En 2005 li transloĝiĝis al České Budějovice.
S-ano Smyčka estas tre konata ne nur en la ĉeĥa Esperanta medio, sed ankaŭ eksterlande, kiel fervora preleganto, deklamanto, sed precipe kantisto. Per sia arto li riĉigis kaj riĉigas multajn Esperantajn kongresojn, festivalojn, konferencojn, kunvenojn kaj aliajn entreprenojn. El la longa vico estu nomataj almenaŭ: Universalaj Kongresoj en Londono, Beogrado, Roterdamo, Vieno, Varno kaj Prago; Kongresoj de IFEF en Ĉervia, Košice kaj Tábor; Kongresoj de SAT en Strážnice, Aŭgsburgo kaj Karlovy Vary; Kongresoj de GEA en Lejpzigo, Freital, Karlovy Vary, Mülheim kaj Lubeko; Kongresoj kaj konferencoj de IKUE (Olomouc, Kroměříž), KELI (Jánské Lázně), kulturaj festivaloj en Lesjöfors, Seifennersdorf, ktp.
Li estis longan vicon da jaroj ĉef-organizanto de kulturaj festivaloj en Ústí nad Labem, de antaŭkristnaskaj festoj kaj de Ĉeĥaj-Saksaj Tagoj, plejparte en Ústí nad Labem.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Roloj de Miroslav Smyčka en la Operejo de Ústí nad Labem (ne sufiĉas klaki la ligon, sed necesas kopii ĝin kaj meti en la adres-linion, mi ne scias kial)