Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Migra falko - Vikipedio

Migra falko

El Vikipedio

Migra falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falkoj Falco
Specio: Migra falko Falco peregrinus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Falco peregrinus

Tunstall 1771

La migra falko estas mezgranda falkoforma birdo.

[redaktu] Priskribo

Ardeznigraj kapo kaj nuko, blugriza dorso, blankaj mentono kaj gorĝo, nigra komo sur ambaŭ blankaj vangoj, hela subparto kun nigraj makuloj. Longeco 38-50 cm, Enverguro 83-113 cm

Tiu altfluga ĉasulo estas la superpredprenanto de la ĉielo. Ĝi ĉasas nur flugantajn birdojn foje eĉ pli grandaj ol si mem. Kiam escepte ĝi ŝajnas ataki birdojn lokatajn sur grundo, estas nur ruzo por ekflugigi ilin kaj poste preni ilin. Kutime Migra falko staras sur gvetposteno de kie ĝi vidas flugantajn birdojn tre malproksime, tiam aŭ ĝi postflugi pli kaj pli rapide kaj preni ilin de sube, aŭ ĝi ne vidite suprenflugas tre alte antaŭ flugfali sur ilin. Tiuokaze la migra falko atingas rapidecon ĝis 350-400 kmh.

Migra falko nestas prefere en klifo, sed oni trovas nestojn en arboj aŭ eĉ sur modernaj urbaj konstruaĵoj. La ovoj estas demetitaj finon de marto kaj kovataj dum unu monato. Migra falko vivas en ciuj kontinentoj eĉ insuloj, krom islando kaj Novzelando. Ĝi migras el tiuj landoj kie vintro estas tro malvarma.

La migra aŭ vaga falko (Falco peregrinus) el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de falkedoj vivas sur ĉiu kontinento - krom la Antarkto-, sed la nombro de la birdoj estas tre malgranda. Li ne vivas en dezertoj, en montaraj lokoj super 2000 m. La kapo, nuko, vangoj, orelplumoj kaj mallongaj kaj larĝaj makzelaj strioj estas nigraj kun blua brilo, la ceteraj partoj de la supra korpo kaj malsupraj kovraj plumoj de la flugiloj - grizbluaj, la malsupra korpo-blanka kun iom da brunetaj plumoj. La vagaj falkoj plejparte vivas sur larĝaj kampoj kaj herbejoj en rivervaloj kaj montregionoj, sed ne vizitas grandan densan arbaron. Ili flugas rapide kaj rektalinie kaj intertempe faras mallong-distancan glisadon. Flugante ili eligas intermitajn kaj akrajn kriojn.

Ili manĝas anason, mevon, galinagon, turdon, paseron, turton kaj ankaŭ raton kaj leporon. Ĉasante flugantan birdon, ili forte frapas ĝin per siaj tarsoj. Se ili ne sukcesas en la unua frapado, ili rapide levas sin super la birdon kaj faras atakon denove, ili ne ĉesigos sian atakon, antaŭ ol kapti ĝin. La vaga falko atakas ĉasaĵon tre rapide. Kiam la falko estas 1 500 m for de ĉasaĵo, ĝi jam komencas sin pafi al ĝi per rapideco de 75-100 m/sekunde, plonĝante en angulo de 25 gradoj. Ĝi ofte rompas la kolon de kaptito per sia akra hoka beko kaj trapikas la nukan vertebraron aŭ portas ĝin al rifuĝejo aŭ sia nesto por ĝin mortigi. Voronte, ĝi senplumigas kaj dispecigas la kaptiton.

La vaga falkino demetas ovon en fendo de krutaĵo malfacile atingebla. En ĝia nesto estas sternitaj plumoj kaj herbtigoj, iukaze la nesto estas kun nenia sternajo. Iam ĝi okupas malnovan neston de aglo, ardeo aŭ korvo. Inter marto kaj majo ĝi demetas ovojn. Post kiam ĝi demetas 3-4 ovojn, ĝi kovas ilin. La kovadon kaj nutradon de idoj plenumas la gepatraj birdoj kune. La kovado daŭras 28-29 tagojn. La ĵus eloviĝinta falkido portas sur si blankan, mallongan lanugon. Ĝi forlasas sian neston post 35-40 tajoj.

la birdo malaperis el multaj landoj dum la 1960-aj jaroj pro la intensa uzo de DDT en la agrikulturo. Ĝi kaŭzis hormonajn ŝanĝojn ĉe la birdo, forestis ofte la pariĝo, la demetintaj ovoj estis molaj, ĉar ne enkonstruiĝis sufiĉa kalcio.

La mifra falko ne nestis en Hungario ekde 1964 ĝis 1997, en 2005 vivas tie 7 paroj.

[redaktu] Mitologio

La migra falko estas simbolo en multaj kulturoj. La egipta mitologia estaĵo Horus aperis en formo de migra falko.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://www.dofbasen.dk/ART/art.php?art=03200
•  http://www.rozhlas.cz/hlas/dravci/_zprava/13553
•  http://images.google.com/images?q=Falco+pergrinus
•  http://www.peregrine-foundation.ca

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com