Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Marisko - Vikipedio

Marisko

El Vikipedio

Mariskoj (aŭ marfruktoj) estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj. Fiŝoj ne estas marfruktoj laŭ tiu difino.

Tiu ĉi artikolo temas pri la nutraj kaj kuiraj aspektoj, ne la bestosciencaj.

Enhavo

[redaktu] Lingva noto

La vortoj marfrukto kaj marisko havas la saman signifon.

La vorto marfrukto (difinita en PIV) paŭsas kunmetaĵon uzatan en pluraj referenclingvoj de la Fundamento de Esperanto, ekzemple la franca (fruits de mer), la germana (Meeresfrüchte), kaj la rusa (морские фрукты). Ĝi estas uzata ankaŭ en la itala (frutti di mare) kaj la brazila portugala (frutos do mar).

La vorto marisko (kiu ne estas en PIV) devenas de formo komuna al la hispana kaj la portugala (marisco).

[redaktu] Nutrado

La saneco de mariskoj dependas de la akvokvalito, ĉar multaj sin nutras filtrante planktonon, aŭ vorante filtrantojn. Tial ili koncentras la solvajn mineralojn sed ankaŭ venenaĵojn. Ekzemple, la tiel nomata ruĝa tajdo estas abundo de ruĝaj algoj, kiuj, kvankam manĝeblaj por filtromoluskoj, estas venenajn por homoj.

[redaktu] Mariskoj en kuirarto

Mariskoj estas tre ŝatataj pladoj en multaj apudmaraj kulturoj: mara paelo (rizaĵo, katalune kaj hispane paella) estas mariska plado tipa en Hispanio. Kelkaj estas manĝitaj krude, kun iom da acidaĵo (citronoaceto) por seninfektigi, aliaj bolitaj.

En Azio, la japana kaj la tajvana kuirartoj tre uzas ilin.

Ankaŭ en Brazilo mariskaj pladoj estas tre ŝatataj, kaj salikoko estas preskaŭ "oficiala" plado de respublikaj prezidentoj.

Aliaj kulturoj, ĉefe tiuj de senmaraj landoj, ne konas ilin. Estas eĉ kulturoj, kiuj abomenas aŭ anatemas mariskojn, kiel la tradicia judismo (fakte la Malnova testamento, tial kristanismo preterlasis la koŝeraj reguloj), kiu tute malpermesas ĝian manĝadon. Viandomanĝantaj rastafarianoj estas malpermesataj laŭ reguloj de i-tal manĝi krabojn kaj omarojn, kvankam aliaj specoj de maraj bestoj estas kutima manĝaĵo ĉe rastafarianoj.

Aliflanke, aliaj diras ke mariskoj estas erotikstimulilo aŭ afrodiziaĵo, eble pro riĉeco de mineraloj.

[redaktu] Mariskaj pladoj

[redaktu] Kalinekto

La kalinekto (Callinectes sp) estas krustaco simila al krabo, tre ŝatata en Brazilo. Per ili oni faras la Casquinha de Siri ("Ŝelo de kalinekto", vere kalinekto en ŝelo...) kiun oni manĝas kiel aperitivon kaj la Moqueca de Siri Mole ("Kaldronumo de mola kalinekto"), la prefera plado de brazila verkisto Jorge Amado. Por fari la Moqueca de Siri Mole oni metu ĝin en kaldronon kun cepo, tomato, koriandro, pipro kaj citrono kaj kuiru ĝin en palmoleo.

[redaktu] Kalmaro

[redaktu] Krabo

La Bahia tradicio diras ke la plej bona epoko por manĝi krabojn estas inter majo kaj aŭgusto, kiam ili estas pli grasaj kaj ovplenaj, en aliaj regionoj de Brazilo, oni preferas ilin januare.

[redaktu] Loligo

[redaktu] Markurkumo

Ĝenerale, markurkumo ne estas rigardita kiel manĝebla en Okcidento, sed en Oriento oni ŝatas ĝin. En Ĉinio oni faras dolĉaĵon de markurkumo. Ĝia komerco dissemis inter pacifikinsulanoj piĝinon, kiuj poste iĝis kreolaj lingvoj kiel bislamo (Vanuatuo) kaj Beach-la-mar. Ambaŭ lingvonomoj fontas el la portugala nomo de markurkumo bicho da mar ("besteto de la maro"), tiel gravis ĝia komerco.

[redaktu] Omaro

[redaktu] Ostro

Oni povas manĝi ostrojn krudaj aŭ kuiritaj. Ostra supo estas tre ŝatata en la nordoriento de Brazilo.

En Tajvano oni manĝas ostrajn omletojn. Ostra saŭco estas miksita kun viando en ĉina kuirarto.

[redaktu] Polpo

Polpa karno estas malmola krude. Oni moligas ĝin per batado aŭ frostado antaŭ bolado. En Galegio, pulpo a feira ("festa polpo") estas bolita kaj servita kun oliv-oleo, bolitaj terpomoj kaj papriko.

[redaktu] Salikoko

En Brazilo, estas du manieroj uzi salikokon, aŭ kiel ĉefan elementon de l' pladoj, aŭ kiel spicon. Por uzi salikokon kiel spicon, oni sekigas la malgrandajn salikokojn sub la suno kun la ŝelo kaj multa salo; poste oni uzu ilin por spici pladojn (oni povas mueli ilin, se oni volas). En Paraibo oni faras popularajn sandviĉojn per ili, ĉar ili estas malpli kostaj ol fromaĝo aŭ aliaj aĵoj.

En Ĉinio, oni faras trinkaĵon el salikokoj. Oni metas ilin en vazon kun 60-grada alkoholo por unu semajno, poste trinkas tiun alkoholaĵon. Oni diras ke tiu trinkaĵo efikas por kuraci impotenton.

[redaktu] Akiro

Kolekto de marbordaj moluskoj estas tre antikva, kiel montras konkaroj de kromanjonoj apud atlantika marbordo de Eŭropo. Moluskoj ofte sin gluas al rokoj aŭ ensabliĝas. Kolektistoj kaptas ilin dum malalta tajdo. Tamen, kelkaj specoj loĝas sur ondobatitaj rokoj. Kolektistoj riskas siajn vivojn.

Ĉar mortaj marfruktoj rapide putriĝas, oni komencis fari marbordajn kaptejojn, kie marakvo trafluas sed bestoj atendas esti manĝotaj. Kreskanta peto incitis esploron pri bredado. Flosaĵoj pendigas ŝnurojn, kie kreskas ostroj (ankaŭ por perloj) aŭ museloj. Troa elnatura kolektado pravigas bredadon.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com