Marc Bavant
El Vikipedio
Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj inĝeniero. Li estas diplomito de la Pariza Instituto pri Minejoj, sed nun laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. Esperantisto ekde 1980 (pedagogia Atesto pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto). Li kreis la TTT-ejon de Junulara Esperanta Franca Organizo kaj okupiĝas ĉefe pri reta Esperanto-instruado kaj Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO.
Ĉe KAVA-PECH (Ĉeĥio) aperis du liaj libroj:
La unuan verkon tre severe kritikis Paul Gubbins en Esperanto (gazeto) (7-8, 2003, p. 159), kvankam la eldonejo ĝin eldonis surbaze de tre favora rekomendo de franclingvanoj, inter aliaj de Claude Piron. Pli bone komprenis la verkon Boris Kolker, kiu faris jenan recenzon.