Lingala
El Vikipedio
Lingála (aŭ Ngála, liNgála) estas Afrika interkomunik- kaj komerclingvo. Ĝi ĉefe paroliĝas en Kongo Brazavila kaj Kongo Kinŝasa. Ĝi ankaŭ etendas sin suden (Kikonga regiono kaj Angolo).
[redaktu] Deveno
Lingála estas Bantulingvo, kiuj paroliĝas en Orient- kaj Centrafriko. Ĝi devenis laŭlonge de la Kongo en la provinco Equateur. Unue Lingála (origine nomita Lobangi) estis lingvo de la Bangaloj. Centre de la regiono, kiu loĝiĝis de tiuj, inter Kinŝasa kaj Kisangani konstruiĝis la hafeno Makanza kiel unu de la unuaj komercstacioj de Kongo. Lobangi fariĝis miksite kun aliaj Bantulingvoj en la 19-a jarcento superregiona interkomunik- kaj komerclingvo.
El la Franca kaj la Kiswahili preniĝis kelkaj apogvortoj. Lingála estas Lusengo-lingvo kaj estas simila kiel Bangala kaj Bobangi.
[redaktu] Disvastigo
En Kongo Kinŝasa Lingála ne estas instruadlingvo en la lernejoj spite la granda disvastigo. Sed private fariĝas sekcesegaj alfabetigkursoj de lokaj populkomitatoj kun la helpo de UNESCO en la internlando. Estas vortaroj ekzemple en la Hispanan, Francan aŭ Anglan. Desde 1970 la biblio tradukiĝis en Lingálan, sed estas malsamaj eldonoj de la nova testamento kaj la psalmoj.