Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
La arbo de la sciado (romano) - Vikipedio

La arbo de la sciado (romano)

El Vikipedio

El árbol de la ciencia (La arbo de la sciado) estas unu el la plej konataj romanoj de la fama hispana verkisto Pío Baroja [baROĥa], kvankam publikata en 1911, ties agado fluas inter 1887 kaj 1898. Temas pri verko kvazaŭ membiografia, dividita en du similajn partojn (ĉapitroj I-III kaj V-VII), separitajn per longa filozofia konversacio inter la ĉefrolulo kaj lia onklo, la doktoro Iturrioz (IV).

Kovrilo de La arbo de la sciado en ĝia esperanta versio
Pligrandigu
Kovrilo de La arbo de la sciado en ĝia esperanta versio

[redaktu] Historio

En la unua parto oni priskribas la vivon de la medicina studento Andrés Hurtado. Per koncizaj paroladoj pri familio, instruistaro, studentaro kaj geamikoj, Baroja entreprenas akregan pristudon de la urbo Madrido kaj burĝa kaj laborista je la fino de la 19a jarcento.

En la dua parto oni rakontas la ĉeeston de Andrés kiel kuracisto en Alcolea, fikcia kastilia vilaĝo, kiu kaŝas la propran personan sperton de Baroja mem en la eŭska vilaĝo Cestona, sed kiu validas por plendi kontraŭ la peniga situacio de la kamparistaro (kacikismo, nescio, nevolemo, rezignacio). Fakte tiu temo estas komuna kerno de la skola grupo nomita “generacio de la 98a”. Poste oni rakontas la revenon al Madrido, kion oni profitos por paroli pri la malsanigaj problemoj de la prostituado kaj poste la malfeliĉan geedziĝon kun Lulú, eksamikino.

La meza ĉapitro (IV) estas dediĉita al parolado dum la aliaj partoj estas pli rakontaj. En ĝi kontrastas filozofie la anglosakseca pragmatismo (defendita de la onklo Iturrioz) kontraŭ la germaneca idealismo, kion defendas la ĉefrolulo Andrés.

[redaktu] Stilo

  • Dum la tuta romano -escepte de la menciita meza ĉapitro- superregas la rakontisto ĉioscia kiu parolas pri ĉio ajn, eĉ pri la roluloj.
  • La vidpunkto de la rakonto ĉiam ĉirkaŭas la rolon de Andrés Hurtado, kies vivon oni rakontas. Ne nur la faktaro, ankaŭ la idearo -la mesaĝo de la verko- moviĝas ĉirkaŭ tiu rolo.
  • Oni uzas la normalan antaŭenan direkton rilate la tempon. Tiele la romano ekas je la infaneco kaj familio de Andrés kaj finas je ties morto.
  • La abundo de duarangaj roloj estas riĉa kaj nuanca, malgraŭ la ofta maldetaleco, kiel en la aliaj romanoj de Baroja. La ununura el tiuj roloj kiu disvolviĝas super la aliaj estas tiu de la edzino Lulú, dekomence simpla virino kaj poste energia, inteligenta kaj sentema. Eble ĝi estas la ununura rolo nemembiografia en la tuta verko.

[redaktu] En esperanto

Tiu ĉi romano estis tradukita esperanten kun la titolo La arbo de la sciado. La respondeculo pri la traduko estis Fernando de Diego, tradukisto inter aliaj verkoj de Don Kiĥoto kaj la eldonisto estis la fama esperantisto Juan Régulo Pérez, ankaŭ aŭtoro de enkonduka eseo. Ĝi publikiĝis en La Laguna en 1973, en la kolekto Stafeto.

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com