Nigro
El Vikipedio
Koloroj > Nigro
#000000 |
Nigro ne vere estas "koloro", sed la totala foresto de reflektata lumo. Tiele ĝi estas la malo de blanko.
Enhavo |
[redaktu] Fiziko
Nigra korpo estas teoria koncepto, objekto absolute nigra, kiu ensorbas tutan lumon. Ejnstejno esploris ĝian elsendokapablon.
Nigra lumo estas neklera nomo por ekstrema transviola lumo, ĉar, kvankam nevidebla de homoj, ĝi kaŭzas, ke kelkaj substancoj fluoresku.
[redaktu] Simbole
En Eŭropo nigro tradicie estas negativa koloro, asociata kun seriozeco, nokto, malbono, satanismo ktp. Tiukontinente la funebraj vestoj nigras. Nigro plue estas koloro de konservativaj, kristanaj partioj, kaj de anarĥiismo.
En Ĉinio nigro reprezentis akvon kaj nordon.
Viduloj ankaŭ imagas la vidataĵon de blinduloj kiel nigra, simila al okulfermado.
Nigro ofte estas la koloro de timigaj dioj, ekz-e hinduisma Mahakala "La granda nigra".
Nigro estas unu el la tutarabaj koloroj.
Nigro estas la koloro de la Anarkiistoj, kies flago estas tiel kolorita, iafoje kun ruĝo.
[redaktu] Homa raso
Oni ankaŭ nomas "nigruloj" homoj kun malhelbruna haŭto: negroj, aboriginoj, melanezoj, dravidoj.
Aliaj etnoj estis nomitaj "nigraj", ĉu pro relativa malhelhaŭteco aŭ alikaŭze:
- La nomo de morlakoj venas el greka mavrovalaĥoi ("nigraj valaĥoj.
- La indianoj nigrapieduloj.
[redaktu] Nuancoj de nigro
- karbonigra - intense nigra (<"karbo")
[redaktu] Kombinoj de nigra farbo
Ĝenerale iom da nigro "malheligas" farbon, ekzemple nigro kun bluo kreas "malhelbluon".
#000000 |