Kolorado
El Vikipedio
Kolorado (hispana skribo: Colorado) estas nomo uzata por pluraj geografiaj objektoj:
- rivero Kolorado en okcidentaj Usono kaj Meksiko
- rivero Kolorado en Teksaso
- rivero Kolorado en Argentino
- usona subŝtato Koloradio
Krome ekzistas nomoj, kiuj enhavas la vorton kiel parton, ekzemple Colorad Springs, Cerro Colorado, ktp.).
La hispana vorto colorado origine signifas "kolorigita", sed striktasence signifas certan tonon de ruĝa koloro. En hispan-konkerita Ameriko multaj lokoj akiris tiun epiteton pro la koloro de grundo, roko, sablo aŭ eĉ akvo.