Kėdainiai
El Vikipedio
Kėdainiai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Kaunas |
Subdistrikta Komunumo: | Kėdainiai |
nombro de enloĝantoj: | 64 000 (komunumo, stato 2004) |
nombro de enloĝantoj: | 31 000 (urbo, stato 2004) |
areo (urbo): | ĉ. 25 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 347 |
koordinatoj: | 55° 27' Norde, 23° 58' Oriente |
Kėdainiai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2004, la komunumo havis 64 000 enloĝantojn, kaj la urbo 31 000.
Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.
[redaktu] Vidindaĵoj
La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj.
[redaktu] Urbopartoj
Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.