Jasper (Alberto)
El Vikipedio
Jasper | |
|
|
Areo | km² |
Loĝantaro | 4.511 (2004) |
Koordinatoj | 52° 52' 23" N, 118° 04' 56" U Mapo |
Alteco | metroj s.m.n. |
Korporaciiĝo | 1813 (fondiĝis) 2001 (speciala municipo) |
Provinco | Alberto |
Censodistrikto | 15 |
Deputitoj en la Kanada Parlamento | Rob Merrifield |
Deputitoj en la Alberta Parlamento | Ivan Strang |
Urbestro | Richard Ireland |
Tempozono | MST (UTC-7) |
Poŝtokodo | T0E |
Telefonkodo | +1-780 |
Retejo | Municipo Jasper |
Jasper estas specialigita municipo en okcidenta Alberto (Kanado. Ĝi estas la komerca centro de Nacia Parko Jasper, kiu troviĝas en la Kanada Rok-montaro en la valo de la rivero Atabasko.
Jasper estas 362 km-ojn okcidente de Edmontono; oni povas aŭte atingi ĝin de tiu urbo dum proksimume 3.5 horoj. Jasper ankaŭ estas 290 km-ojn norde de Banff (Alberto); la Glacikampa parkvojo ligas la vilaĝocentron de Jasper kun Lake Louise en Nacia Parko Banff. La Municipo Jasper establiĝis kiel Specialigita municipo la 20-an de julio 2001[1] kaj pri la regado de Jasper kune respondecas la Municipo Jasper kaj la registara agentejo Parks Canada.[2]
Enhavo |
[redaktu] Historio
Nacian Parkon Jasper oni kreis en 1907, kaj la Kanada Norda Fervojo komercis vojaĝservojn al Jasper en 1912.[3] Termezuradon de la lokon por la urbeto Jaspero faris H. Matheson[3] en 1913. Ĝis 1931 Jasper estis atingebla per vojo de Edmontono, kaj en 1940 oni malfermis la Glacikampan parkvojon, tiel ligante Banff kaj Jasper.
[redaktu] Nuntempe
Laŭ la censo de 2001, en Jasper loĝis 4.180 homoj[4]. Proksimaj al la urbeto Jasper estas Piramida Lago, Lago Patricia , Lago Annette, Lago Edith, Lago Beauvert, kaj multaj aliaj malgrandaj lagoj. La Jaspera Tramo, kiu kondukas vizitantojn al Montopinto Whistlers, ankaŭ lokiĝas proksime al la urbeto, kiel ankaŭ Jasper Park Lodge. La Muzeo Jasper - Yellowhead troviĝas en la urbeto, kiel ankaŭ la Jaspera Centro por Vizitantoj.
[redaktu] Referencoj
- ↑ municipa profilo de Jasper - Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj
- ↑ Municipality of Jasper - Pri Jasper
- ↑ 3,0 3,1 Lothian, W.F. (1987). A Brief History of Canada's National Parks. Environment Canada.
- ↑ Jasper Community Profile - Kanada Instituto pri Statistiko. 2002. 2001 Komunumaj profiloj de 2001. Publikigita la 27-an de junio 2002. Laste modifita: 2005-11-30. Statistics Canada Catalogue no. 93F0053XIE
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Municipo Jasper - oficiala retejo